Galgahévíz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Galgahévíz (galgahEvIz) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Aszód. Hévíz signifas varma akvo, Galga estas preterfluanta rojo.

Apudaĵo de Galgahévíz

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter urboj Aszód kaj Tura, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo inter Budapeŝto-Miskolc. Aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto estas ne tro for.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko kaj de sarmatoj. Apud la vilaĝo restis ŝpuroj pri Remparo de Ĉorso. La varma fonto konstante logis la popolojn, estas restaĵoj de mezepoka terfortikaĵo kaj abatejo. En 1241 la tataroj detruis la vilaĝon, sed poste la turkoj ne faris senhoma ĝin. La katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao konstruiĝis en 1722.