Gallenkirch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallenkirch
Blazono de Gallenkirch
Blazono de Gallenkirch
Blazono de Gallenkirch
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Argovio
Komunumo(j) Bözberg
Koordinatoj  47° 28′ 49″ N 8° 7′ 35″ O / 47.48028 °N, 8.12639 °O / 47.48028; 8.12639 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 49″ N 8° 7′ 35″ O / 47.48028 °N, 8.12639 °O / 47.48028; 8.12639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 142
Areo 1,37 km²
Alteco 565 m super marnivelo
Poŝtkodo 5224
Mapo de Gallenkirch
Mapo de Gallenkirch
Situa mapo de la iama komunumo
vdr

Gallenkirch estas iama komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2013 ĝi estas parto de la nova komunumo Bözberg.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo, kiu laŭ loĝantaro estas la dua plej malgranda de la kantono, situas sur altebenaĵo de la Tavola Ĵuraso duonan kilometron okcidente de la Bözberg-Pasejo. En nordokcidento de la komunumo situas profunda ravino, en kiu troviĝas unu el la fontoj de Sissle.

La iama komunumo etendiĝis sur areo de 1,37 km², de kiuj 0,26 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,10 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 582 m s.m. en la regiono Holzmatten, la plej malalta punkto situas sur alteco de 490 m s.m. en fundo de la ravino.

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Gallenkirch limis en nordoriento al Unterbözberg, en sudo al Linn, kaj en nordoriento al Effingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gallenkirch situas 250 metrojn sude de la kantona ĉefvojo de Bazelo al Zuriko tra la Bözberg-Pasejo, kun kiu ĝi estas konektita kun du lokaj stratoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Linn. Ĉe la ĉefvojo troviĝas ankaŭ haltejo de la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gallenkirch datiĝas el la jaro 1338 kiel Gallenkilch.

Laŭ legendo en Gallenkirch restadis la iraj misiistoj Sankta Columban kaj Sankta Gallus ĉi tie en la jaro 612 dum ilia vojaĝo al Sankt-Galo, kie Gallus fondis la emeritejon el kiu estiĝis la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la hodiaŭa urbo. Por memoro al Sankta Gallus estis konstruita la Gallus-Kapelo. En mezepoko la kapelo tamen estis abandonita kaj poste transformita al loĝdomo, la Gallus-Domo, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. En la jaro 1460 la urbo Berno aĉetis de la tiama posedanto, la Monaĥejo Säkingen la regorajtojn pri la loko, kaj integris ĝin al la tribunala distrikto Thalheim de la voktejo Schenkenberg. Ĝi nun estis parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Gallenkirch fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]