Gals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gals
Blazono de Gals
Blazono de Gals
Bieno Jolimont en Gals
Bieno Jolimont en Gals
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47°1′41″N 7°2′59″O  /  47.02806°N, 7.04972°O / 47.02806; 7.04972 (Gals)Koordinatoj: 47°1′41″N 7°2′59″O  /  47.02806°N, 7.04972°O / 47.02806; 7.04972 (Gals)
Nombro de enloĝantoj 718
Areo 7,86 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 3238
Komunumkodo 0494
Mapo de Gals
Mapo de Gals
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gals estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 718 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gals situas meze inter la urboj Bielo kaj Neŭŝatelo ĉe la okcidenta fino de la Lago de Bielo kaj la suda flanko de la kanalo de la rivero Zihl, kiu konektas la Lagon de Neŭŝatelo kun tiu de Bielo. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Gals, Bethlehem kaj Zihlbrücke.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 33,8% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 8,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gals limas en nordo al Le Landeron (NE), en nordoriento al la Lago de Bielo, en oriento al Erlach, en orientsudoriento al Tschugg, en sudoriento al arbara eksklavo de Erlach, en sudsudoriento denove al Tschugg, en sudo al Gampelen, en sudokcidento al La Tène (NE), kaj en nordokcidento al Cressier (NE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 273.2 de Erlach la Le Landeron kaj en okcidento la svisa rapidvojo H10, al kiu la komunumo posedas propran alveturejon. La du vojojn konketas la vojo n-ro 273.3, kiu pasas tra la komunumo de oriento al okcidento. Unu kilometron nordokcidente de la komunumo situas la vojnodo de svisa aŭtovojo A5 kaj la rapidvojo H10. Per postaŭtolinioj de Le Landeron al Erlach kaj de Le Landeron al Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj de la komunumo estas la iama Abatejo Sankt-Johannsen kaj la bieno kaj kastelo Jolimont.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gals datiĝas el la jaro 1185 kiel Galles. Dum mezepoko Gals apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau kaj estis en la 12-a kaj 13-a jarcento koncedita al la Abatejo Sankt-Johannsen. Post la reformacio en la jaro 1528 kaj la mondigo de la abatejo Gals estis integrita al la berna Voktejo Erlach. Post limkorekto inter la kantonoj Berno kaj Neŭŝatelo en la jaro 1894 la vilaĝo Zihlbrücke estis integrita al la komunumo Gals.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Gals en Historia Leksikono de Svislando (2006-10-24)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]