Gala veziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Galveziko)
gala veziko de homo

La gala veziko (latine vesica fellea respektive biliaris, de la vortoj vesica por „veziko“, fellis respektive bilis por „galo“) estas kava organo de la homoj kaj aliaj vertebruloj, kiu stokas kaj koncentrigas la galon produktitan de la hepato. La galo estas likvaĵo bezonata por la digestado de graso en la intestaro; en certaj dozoj do la likvaĵo laŭ digesta bezono estas elfluigata tra tubeto en la intestaron.

Apero[redakti | redakti fonton]

Gala veziko ekzistas ĉe la plej multaj vertebruloj, dum la besta evoluo ĝi unuafoje aperas ĉe la "kraniaj bestoj" (latine craniota). Ene de la unuopaj klasoj de vertebruloj tamen estas unuopaj specioj aŭ bestogrupoj sen tia veziko, kaj el aliaj klasoj de bestoj estas multaj specioj sen ĝi. Inter la fiŝoj, ekzemple el la petromizoj nur tre junaj bestoj havas ĝin kaj dum la plenkreskiĝo ĝi malaperas, kaj ankaŭ pluraj specioj de kartilagaj fiŝoj ne havas la vezikon. Inter la birdoj ĝi mankas ĉe la plej multaj kolombedoj kaj papagoj, ankaŭ ĉe la amerika reao kaj la afrika struto, ĉe la numidedoj, familio de kokoformaj birdoj, ĝi ne ĉiam troveblas. Inter la vertebruloj, bradipoj, ĝirafoj, tapiroj, ĉevaloj, ratoj kaj multaj cervoj ne havas galan vezikon.

Anatomia konsisto[redakti | redakti fonton]

sistemo de galaj kondukiloj (verde) ekstere de la hepato

La gala veziko de homo kutime longas 6 ĝis 10 centimetrojn kaj larĝas malpli ol 4 centimetrojn. La formo ofte priskribatas "pirosimila". La organo situas en fosaĵo (latine fossa vesicae biliaris) ĉe la suba flanko de la hepato inter ties lobus quadratum (parto kvadrata) kaj lobus dexter (parto dekstra) – foje ĝi preskaŭ komplete ĉirkaŭvolviĝas de hepata histo. Ĉe la suba flanko la veziko tuŝas la dekstran kurbiĝon de la kojlo, kio en la kazo de inflamoj povas kaŭzi kunkreskaĵojn de ambaŭ organoj, kaj foje ankaŭ povas kaŭzi nenaturan konekton kaj do fluon de galo en la kojlon. Dorsflanke la veziko korpomeze tuŝas la supran parton de la duodeno. Signife malsaman situon la organo havas nur ĉe la – laŭ anatomio aparte sveltaj kaj longaj – serpentoj: tie ĝi situas malantaŭ la hepato en relative granda distanco.

La organo divideblas en fundon (latine fundus vesicae biliaris), korpon (corpus vesicae biliaris) kaj kolon (collum vesicae biliaris). La vezika kolo, kie la organo konektatas al la vezika kondukilo (ductus cysticus), havas spiraloforman mukozan faldaĵon (plica spiralis, auch Heister-Klappe), kiu havas ventilan funkcion aparte dum la kazo de pli alta abdomena premo (ekzemple dum fekado). La vezika kondukilo kun la komuna hepata kondukilo (ductus hepaticus communis) unuiĝas al la gala kondukilo (ductus choledochus), kiu, vojante tra la ligamento hepatoduodena, finiĝas per enfluejo en la duodenon. Ĉiuj partoj de la vezikoj kiuj ne rekte tuŝas la hepaton estas kovritaj per peritoneo, kiu havas sensajn nervajn branĉojn de la diafragma nervo (nervus phrenicus). La nervofibroj fontas el la ostomedolaj segmentoj C3 ĝis C5. El la segmentoj C3 kaj C4 dekstraflanke ankaŭ fontas la fibroj de la nervoj surklaviklaj (nervi supraclaviculares), kiuj sense nervigas partojn de la dekstra ŝultro. En kazo de irito en la peritonio de la gala veziko pro ekzemple inflamo sekve povas ekesti doloroj en la dekstra ŝultro, kiuj por nemedicinistoj povas komence esti surprizaj. Krome la gala veziko mem havas vegetativajn nervojn el fibroj de la ganglion celiacum, centra nervonodo de la abdomena kavo.

La vezika arterio, arteria cystica, ĝenerale angio el la dekstra branĉo de la propra hepata arterio (arteria hepatica propria) transportas oksigenoriĉan sangon al la organo. De la organo sangon fortransportas la vezikaj vejnoj (venae cysticae), kiuj enfluas la hepatan pordan vejnon (vena portae).

Ĉe la bestoj sen gala veziko la hepata kondukilo rekte de la hepato transportas la galon en la duodenon. Ĝenerale la gala veziko havas verdan koloron, kio fontas de la koresponda verda koloro de la galo.

Medicino[redakti | redakti fonton]

Kolecistektomio estas kirurgia forigo de gala veziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]