Gambela koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gambela koturno
Gambela koturno, paro en bestoĝardeno de Indianapolis
Gambela koturno, paro en bestoĝardeno de Indianapolis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Callipepla
Specio: C. gambelii
Callipepla gambelii
(Gambel, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gambela koturno, Callipepla gambelii, estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas malgranda surgrundoloĝanta birdo de la grupo de la Amerikaj koturnoj.

La Gambela koturno ricevis sian nomon honore de William Gambel, naturalisto kaj esploristo de Sudokcidenta Usono en la 19a jarcento.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Gambela koturno estas facile rekonata pro sia kapopinta nigra kresto kiu (malkutime) falas antaŭen kaj skvameca plumaro en subaj partoj ĉefe flankoj. La Gambela koturno havas grizan plumaron en plej parto de la korpo, kaj masklo havas kuprobrunajn plumojn kapopinte (krono), nigran vizaĝon kun bordaj blankaj strioj superokula kaj subgorĝa al orelareo. La brusto kaj supraj partoj estas ardezgrizaj aŭ blugrizaj (nuko iom skvameca kaj dorso iom brungriza). La ventro estas sablokolora kun centra malhela makulo. La flankoj estas tre malhelbrunaj kun tre markataj blankaj strietoj, similaj al tiuj de aliaj samgenranoj. La averaĝa longo de tiu birdo estas 30 cm kun enverguro de 35–40 cm. Tiuj birdoj havas relative mallongajn, rondoformajn flugilojn kaj longajn, senplumajn krurojn.

La Gambela koturno povas esti komune konfuzata kun la Kalifornia koturno pro ties similaj plumaroj. Ili povas esti kutime distingataj pro la teritorioj (Gambela estas pli suda), sed kiam tio ne sufiĉas, la Kalifornia koturno havas pli skvamecan aspekton kaj la nigran makulon de la suba blankeca brusto ĉe masklo de Gambela koturno forestas ĉe la Kalifornia koturno. Ambaŭ specioj estas frataj taksonoj kiuj diverĝis dum fino de Plioceno aŭ komenco de Plejstoceno, antaŭ 1 al 2 milionoj da jaroj (Zink & Blackwell, 1998).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Gambela koturno moviĝas ĉefe piedire, kaj povas moviĝe surprize rapide tra arbustaro kaj subkreskaĵaro. Ili estas nemigranta specio kaj estas rare vidata dumfluge. Ĉiu flugo estas kutime mallonga kaj eksplodeca, kun multaj flugilfrapoj sekve de malrapida glitado surgrunden.

Ties dieto konsistas ĉefe el planta materialo kaj semoj.

Unu masklo kaj kvar junuloj en Tuksono, Arizono, Usono

Fine de somero, aŭtune kaj vintre plenkreskuloj kaj nematuruloj ariĝas en grupoj de multaj birdoj. Printempe la Gambela koturno pariĝas kaj iĝas tre agresemaj al aliaj paroj. La idoj estas klare pli insektovoraj ol plenkreskuloj, laŭgrade konsumante pli da planta materialo dum ili maturiĝas. La Gambela koturno estas monogama, kaj rare reproduktiĝas en kolonioj. La ino tipe demetas 10-15 ovojn en simpla skrapaĵo kaŝita inter vegetaĵaro, ofte baze de roko aŭ arbo. Kovado daŭras 21–24 tagojn, kutime fare de la ino kaj rare de la masklo. La idoj estas frumaturaj, kaj elnestiĝas kun la gepatroj nur horojn post eloviĝo.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉiujara ĉasado de tiu birdo en kelkaj lokoj. La ĉassezono kutime daŭras el oktobro al februaro.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en regionoj de dezerto de Arizono, Kalifornio, Koloradio, Nov-Meksikio, Nevado, Utaho, Teksaso, kaj Sonora; ankaŭ limo de Nov-Meksikio kun Chihuahua kaj la regiono de la delto de la rivero Kolorado de Baja California, en Sonora kaj en la nordo de Chihuahua.

Ĝenerale ĝi ne kunhavas habitaton kun la Kalifornia koturno. La Gambela koturno troviĝas en zonoj de arbustara vegetaĵaro en dezertoj, ĝenerale ĉe akvejoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas sep subspeciojn de Callipepla gambelii:[1]

  • Callipepla gambelii gambelii - de Utaho kaj Nevado al Koloradio, dezertoj de Mohave kaj nordoriente de Baja.
  • Callipepla gambelii sana – arida makisaro de okcidenta Koloradio.
  • Callipepla gambelii ignoscens - suda Nov-Meksiko kaj pleja okcidenta Teksaso.
  • Callipepla gambelii pembertoni - Insulo Tiburón (golfo de Kalifornio).
  • Callipepla gambelii fulvipectus - de sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko al nordokcidenta Meksiko (suda Sonora).
  • Callipepla gambelii stephensi - okcidenta Meksikio (el suda Sonora kaj apudaj zonoj al la limo de Sinaloa).
  • Callipepla gambelii friedmanni - okcidenta Meksikio (marbordo de Sonora el rivero Fuerte al rivero Culiacán).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]