Kruro
El Vikipedio
(Alidirektita el Gambo)
- Tiu paĝo devus temi pri homa kruro. Pri kruro ĝenerale temas paĝo kruro (alia). Eble tiu paĝo devus nomiĝi homa kruro kaj kruro estus paĝo por kruro ĝenerale.
| Kruro | |
|---|---|
| Flanka aspekto de dekstra kruro | |
| latine | membrum inferius |
| MeSH | Leg |
Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro de homo aŭ besto. En anatomia faklingvo (kaj foje ankaŭ komunlingve) ĝi estas nur la suba parto de tiu membro, de la genuo ĝis la piedo.
Kelkaj[kiu?] ankaŭ uzas la ne-oficialan vorton "gambo" por la tuta suba membro de homo, sed multaj[kiu?] konsideras tiun vorton evitinda, ĉar ĝi estas nenecesa anstataŭigo de "kruro". Aliaj[kiu?] opinias la enkondukon necesa ĉar per kruro oni ne scias kion oni celas, ĉu la tutan gambon aŭ nur la suban parton.
Krurojn havas ankaŭ tablo aŭ seĝo.
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kruro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Atakis teruro, ektremis la kruro. »
|
|
« Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. »
|
|
« Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. »
|