Ludo de tronoj (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:14, 16 apr. 2014 farita de Mutichou (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Game of Thrones
televida serio
Originala titolo Game of Thrones
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Fantasto
Kreita de David Benioff
D. B. Weiss
Muziko de
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 32[1]
Daŭro sen reklamoj 53 ĝis 61 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 17-an de aprilo 2011
Eksteraj ligiloj
http://www.hbo.com/game-of-thrones
ĉe IMDb
vdr

Game of Thrones (“Ludo de tronoj”) estas usona fantasta televida serio kreita de David Benioff kaj D. B. Weiss por HBO. Ĝi estas adapto de A Song of Ice and Fire, romanserio verkata de George R. R. Martin ekde 1996.

Ĝi estas filmata en studio en Belfasto kaj aliloke en Norda Irlando, Malto, Skotlando, Kroatio, Islando kaj Maroko. Ĝi estis unufoje elsendita en HBO en Usono la 17-an de aprilo 2011. La kvara sezono komencis elsendiĝi en aprilo 2014, kaj tuj poste HBO renovigis la serion por du pliaj sezonoj[2].

Game of Thrones, okazanta en la fikciaj kontinentoj Westeros kaj Essos je la fino de dekjara somero, intermiksas plurajn intrigojn. La unua estas la anoj de pluraj nobelaj familioj en civila milito por la Fera Trono de la Sep Reĝlandoj; la dua temas pri la kreskanta minaco de proksimiĝanta vintro kaj de la mitaj estuloj de la Nordo; la tria rakontas la provon de la ekzilita lasta reprezentantino de forpelita dinastio repreni la tronon. Per siaj morale dubintaj ĉefrolantoj, la serio esploras problemojn de socia hierarkio, religio, lojaleco, koruptado, civila milito, krimo kaj puno.

Game of Thrones akiris nekutime grandan kaj aktivan komunumon de ŝatantoj. Ĝi ricevis favorajn recenzojn, kvankam ĝia uzo de nudeco kaj perforto kreis disputojn. La serio gajnis multajn premiojn kaj nomumojn, interalie nomumon por Primetime Emmy Award por elstara drama serio en la unuaj tri sezonoj, nomumon por Golden Globe Award por la plej bona televida serio aŭ dramo, Hugo Award por la plej bona drama prezentaĵo kaj Peabody Award. Inter la aktoroj, Peter Dinklage gajnis Primetime Emmy Award por elstara grava aktoro en drama serio kaj Golden Globe Award por plej bona grava aktoro en serio, serieto aŭ televida filmo, danke al sia rolo kiel Tyrion Lannister.

Aktoroj kaj roluloj

Peter Dinklage
Dosiero:Emilia Clarke (March 2013) (headshot).jpg
Emilia Clarke

Notoj kaj referencoj

  1. La 16-an de aprilo 2014; pliaj epizodoj estos elsenditaj.
  2. Eric Goldman (2014-04-08). Game of Thrones Renewed for Season 5 and Season 6 (angle). IGN. Alirita 2014-04-16.