Gampelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gampelen (stacidomo).
Gampelen
Blazono de Gampelen
Blazono de Gampelen
Blazono de Gampelen
Gampelen
Gampelen
Gampelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 0′ 53″ N 7° 3′ 29″ O / 47.01472 °N, 7.05806 °O / 47.01472; 7.05806 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 53″ N 7° 3′ 29″ O / 47.01472 °N, 7.05806 °O / 47.01472; 7.05806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 778
Areo 10,83 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 3236
Komunumkodo 0495
Mapo de Gampelen
Mapo de Gampelen
Mapo de Gampelen
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gampelen (en la franca lingvo: Champion) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gampelen situas en la Berna Lagolando meze inter Neŭŝatelo kaj Bielo, ĉe la orienta bordo de la Lago de Neŭŝatelo kaj la suda bordo de la kanalo de Zihl, kiu ligas la Lagon de Neŭŝatelo kun la Lago de Bielo. Gampelen estas la unika berna kaj germanlingva komunumo ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo Gampelen konsistas el la vilaĝo Gampelen kaj la setlejoj Böscheteile, Gürle, Räckholteren, Tannenhof, Nusshof, kaj Eschehof. En sudo Gampelen etendiĝas la Granda Marĉo. De tie du kanaloj, Isleren-Kanalo kaj Seeboden-Kanalo kondukas al Zihl.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,83 km², de kiuj 25,0% estas kovritaj de arbaro, 56,7% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gampelen limas en nordo al Gals, en nordoriento al Tschugg, en oriento kaj sudoriento al Ins, en sudo al Cudrefin (VD), en okcidento al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en ordokcidento al La Tène (NE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gampelen pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 10 kaj 153 kaj la svisa rapidvojo H10, kiu konektas la svisan aŭtovojon A5 kaj la svisa aŭtovojo A1. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Neŭŝatelo al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gampelen datiĝas el la jaro 1179 kiel Champion. En Gampelen ekzistis diversaj setlejoj el la mezolitiko, neolitiko kaj la bronzepoko, precipe sur la iama Insulo Witzwil. Kiel parto de la Senjorejo Erlach en la jaro 1395 Gampelen estis akirita de Savojo kaj en la jaro 1474 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin en la jaro 1476 atribuis al la Voktejo Erlach.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]