Gangreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ULCERCELLULITIS1.JPG

Gangreno estas detrua, iom post iom etendiĝanta putriĝo de ia parto de vivanta korpo. Ĝin kaŭzas daŭra foresto de la sangoprovizo pro vundiĝo aŭ infektiĝo.

Ĝi ofte aperas apud malsanoj kiel arteriosklerozo, diabeto, Raynaud-malsano, Bürger-malsano, tifo kaj okaze de brulvundiĝo, frostosufero aŭ longtempe kuŝmalsano.

Seka gangreno[redakti | redakti fonton]

La seka gangreno okazas pro laŭgrada malpliiĝo de la sangoprovizo de iu korpomembro (diabeto, arteriosklerozo, ergotismo). La trafita korpomembro koloriĝas, oni povas ĝin palpi kiel malvarman kaj ĝi iĝas pli malhela kaj seka ol la ĉirkaŭaj histoj. La trafita parto povas nigriĝi, elsekiĝi kaj tute formorti. La kuracado okazas per plibonigo de la sangocirkulado de la trafita parto.

Malseka gangreno[redakti | redakti fonton]

Malseka gangreno aperas, se la sangocirkulado de iu korpoparto abrupte ĉesas (ekz. brulvundiĝo). El tiuj histoj, kiujn ne detruis la vundiĝo, elfiltras likvaĵo, nutranta la damaĝajn bakteroiojn. La trafita parto ŝveliĝas, alikoloriĝas, ekhavas malbonana odoron. La kuracado okazas per antibiotikoj, kelkfoje per forigo de la malsanaj histoj.

Gasgangreno[redakti | redakti fonton]

La akuta formo de la gangreno estas la gasgangreno, kaŭzita de bakterio el la genro Clostridium, multiĝanta en senoksigena ĉirkaŭo. La malsano elformiĝas en profundaj, batita aŭ trapenetraj vundoj (ekz. en militoj), kiujn oni ne purigis, seninfektivigis. Tio povas okazi eĉ ĉe aborto.

La vundo ellasas post 3-4 tagoj brunan, fiodoran puson. La bakterioj aperas sub la haŭto kaj produktas venenaĵojn, kiuj estiĝas gasvezikojn. La infektado povas rapide disetendiĝi kaj kaŭzi morton. La kuracado okazas per antibiotikoj, forigo de la damaĝitaj histoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]