Ganna
El Vikipedio
Ganna estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 16 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2328/17.5283
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 8597
- Telefonprefikso: 89
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Pápa troviĝas 14, Ajka 18 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1171 pri Granda kaj Malgranda Ganna. En 1552 la turkoj senhomigis ambaŭ vilaĝojn. En 1748 kroatoj kaj germanoj refondis ilin. La vilaĝoj unuiĝis en 1942, post 6 jaroj parto de germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Ganna. Vilaĝservoj estas germana infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, sportejo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1768 en vilaĝparto Malgranda Ganna
- romkatolika novklasikisma Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) de 1818, la rondpreĝejo estas malgranda imitaĵo de Panteono de Romo
- memorkruco por la elmigrintoj
- statuo pri Sankta Triunuo