Ganterbrücke

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ganterbrück

Ganterbrücke estas ŝosea ponto el armita betono en la svisa kantono Valezo sur la komunumo Ried-Brig, en altitudo de 1 450 m.

Per ĝi la Nacia Ŝoseo N9 (plilongigo de la svisa aŭtovojo A9 al Sempionopasejo) superpasas la valon de Ganterbach (alfluanto de rivero Saltina).

Ĝia konstruado daŭris de la mezo 1976 al decembro 1980, estrita de la inĝeniero Christian Menn.

46°17′47″N 08°03′03″O  /  46.29639°N, 8.05083°O / 46.29639; 8.05083 (Ganterbrücke)

[redakti] Dimensioj

Ĝi longas je 678 m, ĝi havas sep kolonojn; du ĉefajn kaj kvin pli malgrandajn. La pli granda havas alton de 150 m. La interkolonoj estas de 35 m, 50 m, 80 m, 127 m, 174 m, 127 m, 50 m, kajn 35 m. La ponto havas la formon de inversa "S", la ĉefa interkolono (174 m longa) estas rekta, la interkolonoj de 127 m, estas kurbaj kun radiuso de 200 m.

[redakti] Terglito

La maldekstra bordo konsistiĝas el moreno kiu, pro kompaktiĝo, glitas al la rivero po de 6 al 10 mm ĉiu jaro, tiu, kiu neprigas ŝoveblajn apogilojn, kiuj permesas glitigi la bazon de la kolonoj. Tion oni faris en 2008: la kolonojn oni ŝovigis de 105 mm. La venonta alĝustigo estas antaŭvidata por 2050.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo france Ganterbrücke, el la "Guide des ponts du Valais"
Ekstera ligilo angle france germane El "Structurae'""


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj