Ganvié

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
ŝipo en Ganvié
Urbeto sur akvo
domoj en Ganvié; videblas akvaj hiacintoj

Enhavo

Geografio [redakti]

Ganvié estas urbeto ĉe laguno nord-oriente de Kotonuo en Benino. Oni kutimas kompari la urbon Ganvié kun Venecio en Italio, pro la simila geografia situo. Tamen ŝtonaj konstruaĵoj vidiĝas en Venecio kaj ne en Ganvié (krom la lernejo el brikoj), ĉar la afrika ŝtonspeco laterito ne ebligas tion. La konstrumaterialo estas ligno.

Ekonomio [redakti]

Ĝi enhavas proks. 30000 loĝantojn. Estas kaj hotelo kaj lernejo; tiujn lokojn oni devas atingi per ŝipo. Butikoj surŝipaj veturas tra la kanaloj de la urbo.

Historio [redakti]

Ĝi estis kreita, konstruita, sur akvo, kiam en la deksepa jarcento oni, ĉefe blankuloj el Eŭropo klopodis kapti homojn por perforte ellandigi ilin al Ameriko kaj vendi ilin kiel sklavojn. Homoj ekloĝis sur akvo por ne esti kaptitaj.

Turismo [redakti]

El proksima haveneto oni povas atingi la urbon Ganvié per velŝipo aŭ remŝipo aŭ motorŝipo. Ĉiĉeronoj estas je dispono. Multaj homoj vizitas la urbon. Estas kulturcentro kaj monumento donacita de UNESCO.