Gao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historia tombo de Askia

Gao (arabe غاو, Kaŭkaŭ) estas urbo de Malio. Ekde la jaro 2012 ĝis la 26-a de januaro 2013 ĝi estis la ĉefurbo de la internacie neagnoskata ŝtato Azavado aŭ Azaŭado. Tiutage malia kaj francia soldataro rekonkeris la ekde junio 2012 de islamistoj konkeritan urbon.[1]

Gao situas en la nordoriento de la lando 226 metrojn super la marnivelo ĉe la maldekstra bordo de la rivero Niĝero. Laŭ la censo de la jaro 2009 la urbo havis 86 633 loĝantojn[2]; ĝi estas la administra centro de la Regiono Gao. Kiel krucponko de gravaj komercaj vojoj la loko jam antaŭ jarcentoj iĝis komerca centro, aparte de la Tra-sahara komerco. En la mezepoko la urbo estis centro de du antaŭislamaj regnoj. En la urbo troveblas la historia tombo de Askia, akceptita en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO.

Notoj

  1. germanlingva artikolo "Malisch-französische Truppen erobern Gao" (malia kaj francia soldataro rekonkeras Gaon) el la aŭstria gazeto Badische Zeitung de la 27-a de januaro 2013
  2. INSTAT: rezultoj de la censo de 2009