Gaono de Vilno
Gaono de Vilno, Elijah Ben Salomon Salman (naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Vilno, mortis la 9-an de oktobro 1797 samloke), matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo, konanto de kabalo.
Enhavo |
Juneco kaj jaroj de lernado [redakti]
Li naskiĝis en Vilno, nomata tiam en Eŭropo Jerusalemo de la Nordo. Jam kiel infano montris eksterordinaran talenton. En la aĝo de tri jaroj scipovis parkere plenajn fragmentojn de la Biblio. De la 10-a vivjaro li jam ne bezonis instruistojn. En la aĝo de dekunu jaroj konis parkere la tutan jerusaleman talmudon. Okupiĝis ankaŭ pri astronomio. Vojaĝis tra Pollando kaj Germanio, kie renkontiĝis kun diversaj talmudaj skoloj. En 1748 revenis al Vilno, kie iĝis ne pridubinda aŭtoritato pri solvo de pluraj komplikaj problemoj de halaĥo.
Esploraj metodoj [redakti]
Escepteco de Gaono konsistis en tio, ke li aplikis metodojn de filologia esplorado de Talmudo kaj la rabena literaturo.
Batalo kun ĥasidismo [redakti]
Li forte kontraŭis ĥasidismon, konsiderante ĝin malutila por judoj. En 1771 partoprenis en publika ekzamenado de ilia doktrino, konkludante, ke oni devas malpermesi al la judoj kontaktiĝi kun tiu ĉi grupo. En la jaroj 1772 kaj 1781 ekskomunikis komunumojn de ĥasidoj, kiuj volis disvolviĝi en Vilno. La vilna juda komunumo forpelis ilin de la urbo kune kun la familioj. Aliflanke Gaono estis skeptika rilate al disvolviĝanta movado de juda klerismo - haskala.
Verkoj [redakti]
Li estis aŭtoro de komentarioj al pluraj talmudaj kaj kabalistaj verkoj. Li verkis:
- Biurei ha-Gra (glosoj al Ŝulĥan Aruĥ kaj Babilona Talmudo).
- Ŝenoth Elijahu (komentarioj al Miŝno).
- Adereth Elijahu (rimarkoj al la Leĝo de Moseo).

