Gap (Hautes-Alpes)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gap

Strato apud la muzeo.
Strato apud la muzeo.

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Hautes-Alpes (prefektejo)
Arondismento Gap (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
Urbestro S-ro Roger Didier
2007-2008
Poŝtkodo 05000
Kodo laŭ INSEE 05061
Retpaĝaro http://www.ville-gap.fr/
Demografio
Loĝantaro 38 584
2008
Loĝdenso 349 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
44°33′34″N 6°04′43″O  /  44.55944°N, 6.07861°O / 44.55944; 6.07861 (Gap (Hautes-Alpes))Koordinatoj: 44°33′34″N 6°04′43″O  /  44.55944°N, 6.07861°O / 44.55944; 6.07861 (Gap (Hautes-Alpes))
Alto De 625 al 2 360 m
Areo 110,43 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Gap
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Gap [gap] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hautes-Alpes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas la prefektejo de la departemento kaj havas proksimume 38 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Gapençais.

Blazono

Enhavo

[redakti] Geografio

Gap situas ĉe la vojo Napoleono, kiu trapasas la montpasejon Bayard norde de la urbo. Ĝi etendiĝas inter la historiaj provincoj Dauphiné kaj Provence. Gap estas la plej grava urbo de la sudaj Alpoj, kaj estas trafluata de la rivero Luye, meze de la nacia parko Écrins.

La urbo estas ĉirkaŭita de pluraj vintro-stacioj kiel Orcières-Merlette, Superdévoluy, Chaillol kaj Ancelle.

[redakti] Historio

La unua mencio de tiu loko datiĝas de la jaro 14 a.K., pro la starigo de romia tendaro nomita Vapincum laŭlonge de la "via cottia per alpem", inter Torino en Italio kaj la valo de la Rodano.

[redakti] Vidindaĵoj

La departementa muzeo (Musée départemental) gastigas la maŭzoleon de François de Bonne (duko de Lesdiguières), skulptitan sur nigra marmoro el Champsaur, fare de Jacob Richier.

Parto de la urbocentro estas ekskluzive dediĉita al piedirantoj : ĝi entenas etaj paseojn kaj belajn terasojn ĉirkaŭ la placo Jean-Marcellin.

[redakti] Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj