Garciaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garciaz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 687  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 25′ N, 5° 38′ U (mapo)39.413611111111-5.6266666666667Koordinatoj: 39° 25′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 150,28 km² (15 028 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garciaz (Ekstremaduro)
Garciaz (Ekstremaduro)
DEC
Garciaz
Garciaz
situo en Ekstremaduro
Garciaz (Hispanio)
Garciaz (Hispanio)
DEC
Garciaz
Garciaz
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garciaz [+]
vdr

Garciaz estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 687 loĝantoj sur areo de 150,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas garcieños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Garciaz estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 650 m; je 79 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 24 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 150,28 km². La tereno estas montara kaj kvankam la domaro estas je 650 m super marnivelo oni atingas 1124 m en Venero, 1000 m en Cerro de Pedro Gómez kaj 920 m en la Sierra de la Buitrera (Vultureja Montaro).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo (forstado) kaj brutobredado. En altaj montoj: juglandarboj, pinoj, korkokverkoj, kverkoj, anzinoj, kaŝtanarboj, olivarboj, figarboj kaj ĉerizarboj. La tradicia kultivo estas olivarbo kiu havigas bonkvalitan oleon. En la fruktoĝardenoj oni kultivas ĉiatipajn legomojn kaj fruktarbojn.

La malfermaj arbaroj de kverkoj estas ege fruktodonaj: anzinoj, korkokverkoj kaj kverkoj. Oni akiras lignon kaj fruktojn kiel glanoj kaj la grundo estas bonkvalita por paŝtado kaj por ne irigaciaj kultivoj (sekalo, aveno ktp.)

En malaltaj montoj: arbuto, eriko, sovaĝaj rozoj, cisto, genisto, timiano, rosmareno, origano ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo estas restoj de antaŭromiaj brutibredistaj popoloj, krom de romiaj vilaoj. Post la konkero al islamanoj, la vilaĝo apartenis al diversaj senjoroj (feŭdismo) kaj la nomo de la vilaĝo estas atestilo de tio, ĉar estas nomo de homo, plej verŝajne unu el la unuaj posedantoj. Fine de la Mezepoko kaj dum la Renesanco la vilaĝo estis somera loĝejo por la nobeluloj de la proksima Trujillo. La pilorio kiu aktuale estas en la centro de la placo estis konstruita en 1565 el grandaj blokoj de granito. Dum la Hispana Enlanda Milito okazis mortigado de supozataj maldekstruloj (ĉirkaŭ 50 entute) fare de la okupaciantaj trupoj de la armeo de Francisco Franco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]