Garcinia intermedia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
garcinio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: Kluzacoj ‘’Clusiaceae
Genro: Garcinia
Specio: G. intermedia'
Garcinia intermedia
(Pittier) Hammel (1989)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Garcinia intermedia estas specio de tropika arbo, kiu produktas bongustan frukton. La arbo similas al Garcinia madruno. La frukto havas diversajn popolajn nomojn:

  • en la angla: “lemon drop mangosteen”
  • en la hispana: ”mameyito” aŭ “mameyillo”
  • en la portugala: “achachairu”

En Esperanto ankoraŭ mankas konvena nomo. Eble taŭgas citron-garcinio

Kresko[redakti | redakti fonton]

La rapide kreskanta arbo atingas altecon de ĉ. 5 m. Ĝi toleras multajn grundojn ĝis alteco de 1000 m. Eblas kultivi ĝin en grandaj potoj. Plej bone estas se ĝi ricevas regule akvon, plenan sunon kaj humidan medion. Ĝi toleras altajn temperaturojn, sed ne toleras froston. Ĝ havas mallarĝajn blankecan florojn kiuj bone aspektas. La planto tial ankaŭ estas ornamplanto. La folioj staras kontraŭsidaj.

La ligno taŭgas por fari iltenilojn.

Multobligado[redakti | redakti fonton]

La arbo estas multobligata per semoj. Greftado ankaŭ eblas. Ne ekzitas kultivaroj kun nomoj. La semoj perdas ĝermkapablon, se ili estis sekigitaj. La ĝermkapablo restas monatoj, se la semo estas tenata humida.

Frukto[redakti | redakti fonton]

La arbo ricevas florojn post nur du jaroj. La fruktoj estas kugloformaj ĉ. 3 cm grandaj kaj glataj. La koloro de la maldika fruktŝelo varias de palflava, oranĝkolora ĝis ruĝa. La karno estas blanka. La frukto estas freŝe manĝebla. Ĝi havas agrable dolĉan kaj acidan guston. Eblas fari trinkaĵon, marmeladon kaj ĵeleon.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Garcinia intermedia estas indiĝena en Mezameriko. Sporade ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-08.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2014-05-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]