Gard

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gard (30)
Blason30.PNG
Informoj
Regiono : Langvedoko-Rusiljono
Prefektejo : Nîmes
Subprefektejoj : Alès
Le Vigan
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

623 125 loĝantoj
106 loĝantoj/km²
Areo 5 853 km²
Arondismentoj 3
Kantonoj 46
Komunumoj 353
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Damien ALARY
Situo en Francio
Gard-Position.png

Gard [gar] (aŭ okcitanlingve Gard [gart]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. La ĉefurbo de Gard estas la urbo Nîmes, kiu famas pro siaj multnombraj kaj bone konservitaj restaĵoj el la romia epoko. La departemento tute enhavas 353 komunumojn.

Tiu departemento etendiĝas sur 5 848 km² kaj havas 623 120 loĝantojn. La enloĝantaro koncentriĝas ĉefe ĉirkaŭ la ĉefurbo kaj laŭlonge de la marbordo. Tio formas grandan kontraston kun la interna parto de la departemento kiu estas kvazaŭ dezerta.

Gard konsistas el larĝa valo de la Rodano oriente, parto de la rodana delto (Kamargo) kiu estas natura protektita medio sude, kaj montoj de Cévennes (Cevenoj) norde (la plej sovaĝa parto de la departemento).

Gard posedas riĉan kaj diversigitan agrikulturon : vinkultivado, cerealoj, fruktoj, legomoj, rizo en Camargue, kaj ankaŭ bredado en la montaro. La industrio estas ankaŭ grava sektoro de la departementa ekonomio : vestaĵo-fabrikado, farmacio, nuklea elektroproduktado, minejoj, …

Gard estas ankaŭ grava turisma departemento : romiajn restaĵojn oni povas viziti en Nîmes, sed ankaŭ en aliaj urboj kaj vilaĝoj de Gard. Inter ili ankaŭ famas la Ponto de Gard, fakte granda akvedukto perfekte konservita de 2000 jaroj. Ankaŭ vidindas : Mediteranea marbordo (Port Camargue, Le Grau du Roi), mezepokaj vilaĝoj (Aigues-Mortes), naturaj parkoj en la montaro Cévennes kaj en la delto de Rodano, riverturismo sur la kanaloj kaj la Rodano, …

Urboj : Alès, Nîmes, Port Camargue, Le Grau du Roi, Aigues-Mortes, Uzès.

[redakti] Vidu ankaŭ

Département du Gard (signpost).JPG



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.gard.pref.gouv.fr
Ekstera ligilo  http://www.cg30.fr
Ekstera ligilo  http://www.quid.fr/departements.html?mode=detail&dep=30&style=map
Ekstera ligilo  http://www.ot-cevennes.com
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj