Gardejo de la Sankta Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kruco de Jerusalemo, blazono de la Gardejo de la Sankta Lando

La Gardejo de la Sankta Lando estas provinco de la Ordeno de la Minoraj Fratoj; ĝi inkluzivas Egiption, Israelon, Palestinajn Teritoriojn, Sirion, Jordanion, Libanon, Kipron kaj la insulon Rodon.

Origino[redakti | redakti fonton]

La origino de la Gardejo de la Sankta Lando reiras al la jaro 1217, kiam ĝeneralkongrese kuniĝis la Ordeno de la Minoraj Fratoj, laŭvole de Sankta Francisko el Asizo. En tiu okazo la Ordeno, fondita en 1209, estis dividita en “Provincoj”, inter kiuj ankaŭ la Provinco de la Sankta Tero, kiu etendiĝis al ĉiuj regionoj gravitantaj ĉirkaŭ la baseno de la Mediteraneo, de Egiptio ĝis Grekio kaj transe.

En 1219, Sankta Francisko enŝipiĝis el la haveno de Ankono en la direkto de la Provinco de la Sankta Tero. La fratulo el Asizo partopenis kiel mesaĝinto de paco en la Kvina Krucmilito. Lia elŝipiĝo en Egiptio, proksimume ĉe la fronto de la armeo celanta konkeri Damiettan, lin konsilis peti permeson de la papa delegito por renkonti, siariske kaj siadanĝere, la sultanon al-Malik al-Kamil. La renkontiĝo konstituas eĉ hodiaŭ unu el paĝoj plej gravaj de la historio de la franciskana ordeno kaj de la dialogo inter kristanoj kaj islamanoj.

Ne okazis, certe, pro tiu vizito, ke la Sanktaj Lokoj de Jerusalemo estos liberigitaj, kio okazos, por mallonga tempo tamen, en 1229, tri jarojn post la morto de la Sanktulo. En tiu jaro (de la vizito), danke al akordigita paŭzo inter kristanoj kaj islamanoj, la Minoraj Fratuloj povis instaliĝi ĉe la 5-a stacio de la krucvojo. En 1220 Francisko povis loĝi laŭ mallonga tempo, en la nuna Akko, tian ankoraŭ en manoj kristanaj.

En 1291, Akko falis sub la islama regado por tie restis ĝis la konkero de la angla armeo, sep jarcentoj poste. La Franciskanoj estis devigitaj ritiriĝi en Kipron, kie estis la sidejo de la Gardeja Provinco, sed neniam ĉesis la ligoj kun Jerusalemo kaj la Palestinaj sanktejoj.

Malgraŭ ke al ĝi estis malpermisite eniri la Sanktan Teron, papo Johano la 22-a rajtigis la franciskanan Ordenon sendi ĉiujare du fratulojn, La Minoraj Fratuloj daŭris tiel ĉeesti kaj praktiki iujn formojn de religia asistado kaj apostolagado.

Roberto de Anĵuo kaj la definitiva reveno[redakti | redakti fonton]

En 1333 la fratuloj reelaĉetis la Vespermanĝejon kaj ĉe ĝi fondis konventon. La islamanoj, en la sama jaro, rekonis al Monorajn Fratulojn kiel kutimajn oficantojn de la baziliko de la Sankta Tombo,

Fundamentan rolon plenumis la reĝo de Napolo Roberto el Anĵuo, franciskana triaordenano kiel lia edzino Sanĉa de Aragono (1285–1345), kiu elspezis la ciferon postulitan de la Sultano de Egiptio, pere de la agado de Fratulo Ruggero Garini, por solidigi la rajton de Franciskanoj vivi kaj pratiki la celebrojn en la Sankta Tombo, kiel reprezentantoj de la Eklezio de Romo.

La preĝejo de la Sankta Tombo kie la Minoraj Fratuloj reprezentas la Katolikan Eklezion.

La papo Klemento la 6-a, per la buleoj Gratias Agimus kaj Nuper Carissimae de 1312, aprobis la agadon de la Reĝoj de Napolo, rekonante al la Ordeno Franciskana la rajton reprezenti la Eklezion de Romo en la Sanktaj Lokoj.

Se la Franciskanoj – Minoraj Fratuloj – estas la oficialaj gardistoj de la Tero Sankta, Ilia franciskana Provincoesto statute estas ĉiam itala kaj la itala estas ankaŭ la lingvo oficiala.

Fratula organizaĵo aktivas en ĉiuj Provincoj zorgas por la akiri la rimedojn por la verkoj kaj aktivecoj en la Gardejo.

Gardejo de la Sankta Lando hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la Gardejo de la Sankta Lando aktivas en Israelio, Jordanio, Egiptio, Sirio, Lebano, Kipro, kaj Grekio. Almetas sian laboron 300 religiuloj devenantaj el 32 landoj, krome efike ĉeestas 133 virinaj kongregacioj.

La sanktejoj konfiditaj al la Gardejo de la Sankta Lando estas 74, inter ili:

La nuna (2012) Gardisto de la Sankta Lando estas, ekde 2004, patro Pierbattista Pizzaballa.

Baziliko de la Anunciacio

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1217: La franciskana Ordeno estas dividita en Provincoj kaj oni kreis la Provincon de la Sankta Tero.
  • 1219: Sankta Francisko el Asizo albordiĝas al Egiptio kaj vizitas la Sultanon al-Malik al-Kamil;
  • 1229: La Franciskanoj establiĝas en Jerusalemo ĉe la kvina stacio de la krucvojo
  • 1323: Servo kaj humila loĝado ĉe la Sankta Tombo
  • 1335: Fondo de la konvento de la Vespermanĝejo
  • 1342: Kreado de la Gardejo de la Sankta Tero iniciate de Klemento la 6-a
  • 1347: Difinita sistemado de la Sanktejo de la Naskiĝo en Betlehemo;
  • 1363: Ekposedo pri la tombo de la Virgulino, konservita ĝis 1757
  • 1392: Rekupero de la Groto de la Apostoloj, norde de la Olivarbo
  • 1485: Akiro en Ain Karem de la loko de la naskiĝo de Johano la Baptano
  • 1551: Definitiva forigo el Vespermanĝejo
  • 1557: La sidejo de la Gardejo pasas en la konventon de Sankta Salvatoro en Jerusalemo
  • 1620: Akiro en Nazareto de la ruiniĝinta loko de la Anunciacio
  • 1631: Akiro. sur la monto Tabor de la ruiniĝinta sanktejo de la Transfiguriĝo
  • 1679: Akiro de la proprieto de la sanktejo de Ain Karem
  • 1889: La kvina stacio, nome “Dominus flevit” (la Sinjoro ploris), Taĝba kaj de la ruinaĵoj de Magdala
  • 1894: Akiro de la ruinaĵoj de Kafarnao
  • 1917: Pro la efikoj de la Unua mondmilito, la franciskanoj riskaj enkarcerigon.
  • 1920: Benedikto la 15-a elektas Sanktan Antonion de Padovo "aparta patrono kaj protektanto de la Gardejo”
  • 2002: Konstitucio de la Asocio de la Sankta Tero, Onlus celanta la realigon de projektoj de mallonga kaj modesta periodoj en la teritorioj de la Gardejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lorenzetti,U., Belli Montanari,C., L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), settembre 2011.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]