Gardisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gardisto kun hundo

Gardisto estas iu kiu havas la funkcion por protekti aŭ gardi personojn, objektojn aŭ konstruaĵojn kontraŭ danĝero.

Taskpriskribo[redakti | redakti fonton]

Gardisto ekzemple devas zorgi ke neniu perforte eniras kompanikonstruaĵon kaj dum malobeo de la leĝo adekvate agi. Gardado estas parto de sekurigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 17-a jarcento jam ekzistis tielnomata noktogardistaro. Tiu gardis la urbon kaj alarmigis la ĝustajn personojn dum incendioj aŭ alia danĝero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]