Garešnica
El Vikipedio
Bazaj informoj [redakti]
Garešnica, hungare Garesnica (gareŝnica) estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 22 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo: km²
- Alto super la marnivelo: 130 m
- Loĝantaro en la municipo: 11 630, en la urbo: 4 250
- Poŝtkodo: 43 280
- Telefonprefikso: 43
- Aŭtokodo: BJ
Situo [redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Kutina troviĝas 20, Daruvar 30, Bjelovar 40 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1334. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Belovár-Kőrös, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.