Gare Montparnasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 48° 50′ 28″ N 2° 19′ 14″ O / 48.841157 °N, 2.320474 °O / 48.841157; 2.320474 (mapo)

La ĉefenirejo de la stacidomo

La stacidomo de Parizo-Montparnasse (france: gare de Paris-Montparnasse [ɡaʁ də paʁi mɔ̃paʁnas]) estas unu el la ses grandaj finstacidomoj de SNCF en Parizo, situanta inter la 14-a kaj 15-a arondismentoj, en la suda parto de la urbo. Ĝi estas la kvara stacidomo de Parizo laŭ la trafiko: proksimume 50 milionoj da vojaĝantoj ĉiujare.

La stacidomo, kiu enhavas 28 fintrakajn vojojn, estas la deirpunkto de longdistancaj trajnoj (interalie TGV), kiuj aliras la okcidentajn regionojn ĉe la Atlantika Oceano kaj la Manika Markolo, kaj ankaŭ de antaŭurbaj trajnoj irantaj al Versailles, Dreux, Rambouillet kaj Mantes-la-Jolie tra Meudon.

La stacidomo Montparnasse estas la sola granda pariza stacidomo, kiu estis rekonstruita dum la 20-a jarcento. La nova stacio estis konstruita kadre de grandaj laborkonstruoj, kiuj inkluzivis la turon Montparnasse.

Trajnaj linioj

Al la verda parto iras trajnoj de la stacidomo Montparnasse.

La rapidaj trajnoj forirantaj de Paris-Montparnasse iras al Normandio (Granville), Bretonio (Rennes, Saint-Malo, Brest, Lorient, Quimper), Luarlandoj (Le Mans, Laval, Nantes, Angers, La Roche-sur-Yon, Les Sables-d'Olonne, Saint-Nazaire, Le Croisic), Centro (Tours), Puatuo-Ĉarentoj (Poitiers, Futuroscope, Châtellerault, Saint-Maixent, Surgères, Niort, La Rochelle, Angoulême), Akvitanio (Bordeaux, Arcachon, Libourne, Agen, Dax, Bayonne, Biarritz, Saint-Jean-de-Luz-Ciboure, Hendaye, Orthez et Pau), Sudo-Pireneoj (Toulouse, Montauban, Lourdes, Tarbes) kaj Hispanio (Irun).

Ankaŭ regionaj trajnoj (TER) iras de tiu stacidomo al la regiono Centro (reto TER Centre).

Paris-Montparnasse estas ankaŭ la deirpunkto de okcident-francilia parto de la reto Transilien: Transilien Paris-Montparnasse.


Buso kaj metroo

La koridoro iranta al la linioj 4 kaj 12

En la stacidomo troviĝas la metrostacio Montparnasse — Bienvenüe, kiu apartenas al la linioj 4, 6, 12 kaj 13 de la metroo de Parizo. La linioj 6 kaj 13 estas proksimaj al la stacidomo, sed la 4 kaj 12 estas pli malproksimaj: oni aliras ilin per longa koridoro kun rultrotuaro.

Pluraj busoj haltas ĉe la stacidomo Montparnasse:

Eksteraj ligiloj