Klaipėda (subdistrikto)
El Vikipedio
(Alidirektita el Gargždai)
| subdistrikto Klaipėda | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Klaipėda |
| urboj en la komunumo: | Gargždai Priekulė |
| nombro de loĝantoj: | 47 800 (stato 2005) |
| areo: | 1336 km² |
| internacia telefona prefikso: | (+370) 46 |
La "subdistrikto Klaipėda" (litove Klaipėdos rajonas) aŭ tutprecize subdistrikta komunumo Klaipėda (litove Klaipėdos rajono savivaldybė) situas norde, oriente kaj sude de la urbo Klaipėda en Litovio. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 47 800 loĝantojn.
Loĝlokoj [redakti]
Ene de la komunumo ekzistas:
- 2 urboj: Gargždai kaj Priekulė;
- 7 urbetoj: Dovilai, Endriejavas, Judrėnai, Kretingalė, Plikiai, Veiviržėnai kaj Vėžaičiai;
- 303 vilaĝoj.
La plej grandaj loĝlokoj laŭ la stato de la jaro 2001 estas:
- Gargždai - 15212 loĝantoj
- Vėžaičiai - 1749
- Priekulė - 1725
- Dovilai - 1231
- Kretingalė - 977