Garganta la Olla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Garganta la Olla
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Juan Bautista David Herrero
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 1.085  (2008)
Geografio
Areo 48
v  d  r
Information icon.svg
Vidaĵo de Garganta la Olla
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Garganta la Olla (Kanjoneto de la kuirpoto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas garganteños. La censita populacio en 2008 estis de 1.085 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Garganta la Olla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 590 m; je 125 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 185 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 48 km². Ĝi estas proksima de la Monaĥejo de Yuste. Inter lia turisma allogaĵaro elstarasa, kiel la nomo indikas, ĝia kanjonoj. Limas kun la municipaj teritorioj de Piornal, Cabezuela del Valle, Pasarón de la Vera, Jaraíz de la Vera, Cuacos de Yuste kaj Aldeanueva de la Vera.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La jena tabelo montras la demografian evoluon de Garganta la Olla ekde 1996 al 2006 laŭ la informo el la Instituto Nacional de Estadística español.

Demografia evoluo de Garganta la Olla
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1.207 1.068 1.044 1.040 1.169 1.157 1.151 1.153 1.152 1.112

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Turismo pro vidindaĵoj (preĝejoj, antikvaj domoj kaj tipa arkitekturo) kaj natura ĉirkaŭaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono jam estis loĝata antaŭ la epoko de la Romia Imperio kaj kompreneble dum tiu. En epoko de visigotoj estis proksime du monaĥejoj, jam ruinigitaj. Dum la epoko de militoj inter kristanoj kaj islamanoj (eble 12a jarcento) estis iom malsupre alia setlejo kies nomo Carnacea eble aludus al amasmortigado fare de islamanoj kaj pro tio ĝi senhomiĝis favore de la pli supra setlejo. Ĉiukaze la municipo envenis en la regno de Kastilio iam fine de la 12a jarcento, fare de la reĝo de Kastilio Alfonso la 8-a, kvankam ŝajne la plej parto de la loĝantaro venis de la regno de Leono. Dum la 14a jarcento okazis konfliktoj (eĉ bataletoj) pri jurisdikcio inter la urbo de Plasencia kaj la nobeluloj infantoj de la Cerda. La feŭda posedaĵo de la vilaĝo sekve baskulis inter la reĝoj kaj la markisoj de Villeno ĝis fine de la 19a jarcento. Ŝajne ne okazis damaĝoj dum la militoj napoleona, karlistaj kaj enlanda. Dum la dua duono de la 20a jarcento okazis forta elmigrado al grandaj urboj (Madrido, Bilbao kaj Barcelono) kaj eksterlanden al Nederlando kie estas multnombra komunumo de gargantanoj kaj ties posteuloj en Eindhoven.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Serrana de la Vera (montaranino)

Estas multaj legendoj pri la ĉirkaŭaĵo. La plej konata estas tiu kiun enhavas la Romanco de la Serrana de la Vera, kiu poste estis trapasita al teatraĵoj de Luis Vélez de Guevara en 1613 kaj de Lope de Vega en 1617. Ambaŭ plirealigis la legendon de io kiu mortis homojn, sed en la formo de montaranino, kvankam eble la origina legendo temas pri mitologia monstro, eble centaŭro. Pli religia legendo temas pri sep episkopoj kiuj estis mortigitaj de islamanoj. Mortonta, unu enterigis la sanktajn hostiojn de kristanismo kaj de tie elfluis fonto, kiu rilatas la la kreado de la Monaĥejo de Yuste.

Alia pli interesa versio temas pri koboldoj kiuj devigas homojn ĵuri kaj post neplenumo venas malfekundigo. Tiuj koboldoj estas malgrandaj hometoj verdaj kiuj fuĝas kvarpiede kaj zigzage. Alia varianto temas pri belega nimfo kiu eliras el akvo kaj proponas amon al viro, sed tiu rajtas male elketi riĉojn de tri ponardoj. La viro elektas tiujn tri riĉajn ponardojn kaj la virino malaperas enakve. Venontmatene la viro aperas ponardigita per tiuj tri ponardoj.

Alia varianto temas pri kunhara serpento kiu venas nokte mamsuĉi bovinojn, kaprinojn aŭ eĉ virinojn. Povus esti mitigon de la specio Malpolon monspessulanus. Aliaj temas pri rakontoj inter kapristo kaj diablo. Multaj el tiuj estas rakontataj de lokanoj kiel vere okazintaj al konatuloj kiujn ili mencias per ties kompeta nomo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

CALLE CALLE, Francisco Vicente, "Una versión diferente de "La Serrana de La Vera": ĉapitro titolita "Allá en Garganta la Olla", de la romano de José Herrera Petere "Cumbres de Extremadura", en XXXI Coloquios de Extremadura, 2003, pp. 95-108. http://dialnet.unirioja.es/servlet/articulo?codigo=803674

CALLE CALLE, Francisco Vicente, Judas Iscariote: vida, leyendas, iconografía, "La Quema", www.bubok.com, 2009.