Garlitos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de la vilaĝo de Garlitos

Garlitos estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas garliteños. La censita populacio en 2008 estis de 688 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Garlitos estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 554 m; je 206 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 129,3 km².

La komarko "La Siberia Extremeña" troviĝas nordoriente de la provinco de Badajoz je la dekstra flanko de la rivero Zújar, en la suda limo de la Siberia, ĉe la mala flanko de Castilblanco kaj Valdecaballeros, konstituante la plej antikva domaro de la ĉirkaŭaĵo de Siruela.

Historio[redakti | redakti fonton]

De romia deveno, la araboj lasis spurojn, kiel la kastelo. Post la reconquista prenis ĝin la templanoj kaj poste la Duko de Benavente. Atingis la kategorion de "villa" en 1635) kaj tiam ekapartenis al la Duko de Béjar.

Geografía urbana[redakti | redakti fonton]

Arkitekture estas du tre diferencaj areoj. La plej antikva, de prema kaj malregula strukturo, okupas la plej altan parton, kaj alia moderna pli etenda kaj regular etendiĝas tra la ebenaĵo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, el ŝtono kaj briko, el la 15a jarcento kun kapelo de 1613 de la ŝtonkonstruisto Juan Bautista de Montenegro.

Proksime kie iam estis templo al Cibeles kaj poste baziliko visigota troviĝas la ermitejo de Ntra. Sra. De Nazaret stupareca kies konturo similas al tiu de la preĝejo de Peñalsordo, sur kies muroj estas romiaj tomboŝtonoj pri praurbo Mirobriga.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Pri Nuestra Señora de Nazaret la 8a de septembro kiam estas krome festoj de multaj virgulinoj kaj la regiona tago.

  • San Antón, (17a de januaro).
  • Sankta Semajno.
  • San Roque, (15a de aŭgusto)
  • Virgen de Nazaret, (8a de septembro)

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Enla ĉirkaŭaĵoj estas multaj restoj de la iamaj aktivaĵoj rilate la minejoj, kalkoŝtonminejoj kaj ties produktado.

La akvorezervejo de la Serena[redakti | redakti fonton]

Tiu akvobaraĵo estas 91 m alta kaj 580 m longa. Oni konstruis ĝin inter la jaroj 1985 kaj 1991, kio estis sufiĉe komplika. La kapacito estas 3.232 hm³ kio permesas pluhavi plene la akvorezervejon de la Zújar kiu akvumas 22.000 ha kaj danke al tunelo ankaŭ permesas sendi akvon al la zono de la akvorezervejo de Orellana. Ĝi havas 500 km de bordo.