Garri Kasparov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garri Kasparov
Persona informo
Гарри Кимович Каспаров
Naskonomo Гарри Кимович Вайнштейн
Naskiĝo 13-an de aprilo 1963 (1963-04-13) (61-jaraĝa)
en Bakuo
Lingvoj rusaanglaserbokroatakroataazerbajĝanaarmena vd
Loĝloko Nov-JorkoMoskvoMakarska vd
Ŝtataneco RusioKroatioSovetunio vd
Alma mater Azerbaijan University of Languages vd
Partio Unuigita Civitana FrontoKomunista Partio de Sovetunio • Committee 2008 • Democratic Party of Russia • Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio • Solidareco vd
Subskribo Garri Kasparov
Familio
Parencoj Moisei Vainshtein vd
Profesio
Okupo ŝakisto • politikistoverkistoĵurnalistokritikisto vd
Verkado
Verkoj Winter Is Coming vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Garri Kimoviĉ Kasparov (cirila skribo: Га́рри Ки́мович Каспа́ров) (13-a de aprilo 1963 en Baku, Azerbajĝano) estas elstara ŝakisto, Monda Ĉampiono de 1985 ĝis 2000. La 10-an de marto 2005 Kasparov anoncis pri fino de sia ŝakludista kariero; li planas pli multe aktivi kiel aŭtoro de priŝakaj libroj kaj kiel politikisto.

Garri Kasparov, 2007

En 1993, la PCA (Asocio de Profesia Ŝako) estis kreita por Garri Kasparov, kiam estis monda ĉampiono per FIDE, kaj Nigel Short al organizaĵo kaj disvastigo de tiu nova internacia institucio de ŝako.

Kasparov kaj Short akuzis FIDE je manko de profesiismo. Krom tio, ili ne konsentis doni 25% de siaj premioj al FIDE. Do, FIDE kaptis la titolon de Monda Ĉampiono de Ŝako de Kasparov kaj ne permesis al Short batali kun Kasparov.

En oktobro de 1993, okazis la batalo inter Kasparov kaj Short en Londono. Kasparov gajnis per 12,5/7,5 kaj tiel fariĝis Monda Ĉampiono per PCA. Sed FIDE daŭris siajn agadojn kaj aranĝis ludon inter Anatolij Karpov kaj Jan Timman. Tiel Karpov fariĝis la 'alia' monda ĉampiono. Tiel estis la unua fojo kiu havis du mondajn ĉampionojn. Kasparov per PCA kaj Karpov per FIDE.

La PCA malaperis post fino de grava apogo de la komputila entrepreno Intel, en 2000. Kaj en 2005, Kasparov rezignas pri ŝako, post venki la Ludojn de Linares.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1984-1990 Kasparov membris en la Komunista Partio de Sovetunio kaj forlasis ĝin por partopreni en fondiĝo de la Demokratia Partio de Rusio. En 1996 li estis porparolanto de Jelcin dum preparado al la prezidentaj elektoj.

Post 2005 Kasparov multe aktivis kiel politikisto, opozicia al la nuna potenco en Rusio kaj la prezidento Putin. Li fondis kaj estras la opozician organizon, kiu nomiĝas "Unuigita Civitana Fronto".