Garrovillas de Alconétar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Garrovillas
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Pedro Martín Maldonado
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 2.306  (2008)
Geografio
Areo 207
v  d  r
Information icon.svg
Plaza Mayor aŭ Plejgranda Placo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Garrovillas aŭ konata ankaŭ kiel Garrovillas de Alconétar (Alconétar devenas de la araba vorto por ponto, vidu sube en Historio) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas garrovillanos. La censita populacio en 2008 estis de 2.306 loĝantoj.

En la 16a jarcento la populacio superis laŭ kelkaj fakuloj 7.000 loĝantojn.

En la unua duono de la 19a jarcento estis 6.100 loĝantoj (tria plej loĝata urbeto de la provinco).

En 1996 estis 2.557 loĝantoj kaj en 2006, 2.411.

Situo[redakti | redakti fonton]

Garrovillas estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 327 m; je 38 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 98 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 207 km². Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Cáceres, Casar de Cáceres, Navas del Madroño, Alcántara, Portezuelo, Cañaveral, Hinojal kaj Santiago del Campo. Aktuale ĝi troviĝas integrata en la Mancomunidad Tajo-Salor (Municiparo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografie la municipa teritorio prezentas montetan reliefon pro la erozio de la Rivero Taĵo, kiu agadas sur la ardezeca tereno konstruante kanjonetojn kun altitudoj el 200 msmn en la bordoj de la Akvorezervejo de Alcántara —en la loko konata kiel Fosa de Alconétar— al 500 msmn de la ebenaĵo kaj ĉe la montetaro Sierra de Cañaveral. La plej alta altitudo estas en Cerro de la Raya, je 477 msmn. Aliaj altaĵoj estas Cerro de Valdetorre, kun 407 msmn kaj Cerro de Garrote, kun 371 msmn.

Oni povas diferencigi en Garrovillas tri tipojn de grundoj: sablaj, kiuj okupas plej parton de la teritorio; ardezaj kiuj etendiĝas laŭ la bazeno de la rivero Taĵo kaj grundoj aluviaj aŭ fruktodonaj, kie koncentriĝis la eroziaĵojn. Temas pri neprofundaj grundoj kie la baza roko estas je malmulta profundo, se ne surface.

La klimato estas de tipo mediteranea, kun meza temperaturo de 16,4 °C kaj meza pluvkvanto de 460 L/m².

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Taĵo, al kiu fluas dekstre la rojoj de Guadancil kaj Portezuelo kaj maldekstre de la rivero Almonte (kiu ricevas la rojon Talaván) kaj la rojoj Villoluengo, Rivera de Araya (kiu naskiĝas en la Cabeza de Araya), Rivera del Morisco kaj Rehana.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La flaŭro estas varia kaj tipe mediteranea, dividita en arbaro, makiso kaj herbejo.

La garrovilla arbaro estas formata el pinaroj de pinsemaj pinoj, situaj sude kaj sudoriente de la vilaĝo, ege altaj; utilas por akiri lignon kaj pinsemojn. Aliaj gravaj specioj estas la anzino kaj la sovaĝa olivarbo.

En makiso elstaras genistoj, cistoj, timiano, lavendo, rubuso, ktp.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Inter mamuloj abundas aproj kaj vulpoj, krom la oftaj kunikloj kaj leporoj.

En la pinaroj de Valdepelayo, Valdefernando, Morgado, Las Viñas kaj Holanda loĝas rabobirdoj, kiel la botaglo, la milvo kaj la alaŭdfalko, kaj aliaj specioj kiel la nigra cikonio.

La oftaj blankaj cikonioj superflugas tegmentojn kaj lagunetojn kaj ĉie ajn povas esti kukoloj, kaj ekzempleroj de ruĝa perdrikoturfalko.

En la ebenaĵoj de Villoluengo, Altagracia aŭ Conejo eblas vidi otidojnmalgrandajn otidojn. En la rokaroj de Araya aŭ Morisco nestumas meropoj.

La gipso havas malpliiĝantan kolonion dum la korvedoj estas abundaj.

Post la konstruo de la Akvorezervujo de Alcántara alklimatiĝis specioj kiuj ne estis indiĝenaj kiaj mevoj, kormoranoj kaj la ofta bovardeo.

De la reptilioj elstaras diversaj specioj de serpentoj, lacertoj kaj emidoj. La amfibioj estas reprezentataj de la rano kaj la bufo.

En la Akvorezervujo de Alcántara la indiĝenaj especioj de fiŝoj de la rivero Taĵo estis anstataŭataj de la ezoko, la amerika perko kaj la reĝa karpo, kiuj finmortigis tiujn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata ekde la Prahistorio kiel pruvas dolmenoj de Guadancil kaj Cerro Garrote, jam elfosataj en la 19-a jarcento de la pastro Jerónimo de Sande, kiu trovis objektojn, kiel idolo kun markitaj okuloj. El la Epoko de Metaloj oni trovis en 1931, en la zono de Alconétar, en la fundo de la rivero Taĵo bronzan glavon 67 centimetrojn longa. El la epoko de antaŭromiaj popoloj estis kabanaro Turmogum (centro de la turmodigoj) okupata poste de romianoj laŭ la nomo de Turmulus. El tiu epoko estas tegolo kun latina skribaĵo pri la tieaj popoloj.

Idolo kun markitaj okuloj de Guadancil
Glavo de Alconétar
Tegolo kun skribaĵo
Romia ponto de Alconétar nuntempe ĉe la fino de la Akvorezervujo de Alcántara, sed jam videbla

La romianoj, por trapasi la riveron Taĵo, konstruis ponton kiu servis al la Vía de la Plata. Poste tiu ponto estis kaŝota de la Akvorezervujo de Alcántara kaj oni forprenis ĝin.

En 828, Mahamud, islama estro de tiu enklavo, alianciĝis kun la berberoj de Mérida en la insurekcio kontraŭ Abderamano la 2-a. En 838 li kaj lia fratino (Jamila?) fuĝis kaj alianciĝis kun la kristana reĝo Alfonso la 2-a de Asturio; ambaŭ gravuloj inspiris postajn legendojn. En la 10-a jarcento la araboj konstruas turon por defendi la ponton tiam nmitan de Mahamud.

En 1133, post unua kristana konkero, la emiro de almoravidoj Tasufin ben Ali rekonkeris Alconétar. En 1167 la reĝo Alfonso la 8-a konkeris la kastelon de Alconétar kaj donis ĝin al la Templanoj.

Garrovillas estis domaro kun la nomo de Garro aliĝita al la vilaĝo de Alconétar, kiu apudis la kastelon. Ĝis kiam Alfonso la 10-a donis la titolon de villa aŭ vilaĝo, ĉar la loĝintoj de Alconétar post inundo translokiĝis al la nova Garrovillas de Alconétar.

La Templanoj ĉirkaŭ 1258 abandonis la kastelon, kiu estis poste de la reĝo kaj poste kun la vilaĝo apartenis al diversaj feŭdaj senjoroj ĝis la 19-a jarcento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Santa María[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Santa María de la Consolación (konstruita inter 1494 kaj 1520) estas unusola navo, el granito kaj ŝtono kovrita el kalko, krom briko por rekonstruo. Estas pordego, volboj, ĉefa retablo el ligno pentrita kaj du aliaj nepentritaj, grava pro antikveco organo ktp.

San Pedro[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de San Pedro, konstruita el granito, estas gotika de la 15a jarcento kaj enhavas tri navojn. Estas tri pordegoj, absido kun volbo, retabloj kaj baptujo de stilo romaniko.

Placo kaj kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Elstaras la placo Plaza Mayor, kun arkaroj gotikaj kaj klasicismaj fasadoj; de la 15a kaj 16a jarcentoj. La domoj estas duetaĝaj kun portikaroj de kolonoj de granito kaj arkoj el briko, sur kiuj estas terasoj ku belaj kolonoj kaj arkoj. En tiu terasoj tradicie rajtas eniri vizitantojn por la taŭrfestoj kaj en la placo oni filmis ekzemple scenojn de filmo pri fama verko de Calderón de la Barca La urbestro de Zalamea. Estas blazondomoj; ekzemple la Palaco de la Grafoj de Alba kaj Aliste (antikvaj senjoroj de la vilaĝo).

Alia vidindaĵo estas la Corral de Comedias (Teatrokorto), de moderna konstruo imitante klasikan stilon.

For de la Placo elstas la popola arkitekturo de la kvartalo Castillejos kaj de la straro Seis Rejas (kun la Domo de la Templanoj).

Jerónimas[redakti | redakti fonton]

En la Plaza Vieja troviĝas la Monaĥejo de Nuestra Señora de la Salud kun sonoriltureto el briko, volbo kaj elstara retablo de stilo baroko.

La monaĥejo[redakti | redakti fonton]

De franciskanoj estas la Monaĥejo de San Antonio de Padua, fondita en 1476 de la Grafo de Alba de Liste, nuntempe ruinigita. La preĝejo havis volbon kaj poligonan absidon kaj tombojn de nobeluloj. La klostro estis alia parto de la konstruaĵaro.

Ermitejoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekster la vilaĝo estas la ermitejoj de Soledad, de San Antón, de Cristo del Humilladero, de Santos Mártires kaj de Santa Catalina, el preskaŭ 12 iamaj.
  • Elstaras la ermitejo de la Virgen de Altagracia, patronino, konstruita en la 15a jarcento je 7 km de la domaro. Prezentas partojn el la renesanco kaj elementojn gotikajn, krom retablo de la 17a jarcento.

Pilorio[redakti | redakti fonton]

Konserviĝas tradicia pilorio, simpla cilindro kiu finas konusforme, malkutime sen ŝtuparo kaj sen piedestalo en Hispanio.

Kastelo de Floripes[redakti | redakti fonton]

Turo de Floripes, Garrovillas

Ene de la Akvorezervujo de Alcántara troviĝas la kastelo de Floripes, el kie elstaras kiam ne multe pluvis la supra parto de la ĉefturo; ĉerte la kastelo estis iam de romianoj kaj de araboj. Poste de kristanoj. Inspiris legendoj kantitaj en romancoj kaj iele menciataj de Cervantes en du fragmentoj de la Kiĥoto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (bovinoj kaj ŝafoj). Tradicie fiŝkaptado en la rivero, rikoltado de pinsemoj kaj abelbredado. Iam muelejoj kaj ia industrio de ĉokolado kaj feloj. Nun iom da servoj pro proksimeco de la provinca ĉefurbo.

Notoj[redakti | redakti fonton]