Garry Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Garry Davis (naskiĝis la 27-an de julio 1921 en Bar Harbor, Majno, mortis la 24-an de julio 2013) estis pacaktivulo kiu kreis en 1948 la Movadon de la Mondcivitanoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Garry Davis estis piloto de usona aerarmeo (US Air Force) dum la Dua Mondmilito. Lia bombaviadilo B-17estis faligita fare de la germana kontraŭaviadila defendo tiel ke li troviĝis meze de ruinoj en Germanio. Tre emociigita kaj skuita li estis pro tiom da krueleco, barbareco, stulteco, militaj hororoj, ke li ekpensis : "Necesas ke ni alprenu novan vidmanieron pri la vivo sur tiu Tero“. De tiam li imagis krei tutmondan tutmondistan movadon. En Francujo, en majo 1948, li simbole rompis sian usonan civitanecon per redono de sia pasporto al la usona ambasado en Parizo. Kelkajn monatojn poste, li decidis instali tendon en la ĝardenoj de Trocadéro, proksime de la Ejfelturo, en Parizo prezentante sin kiel la "unuan mondcivitanon". La 19an de novembro 1948, Garry Davis interrompis kunsidon de la Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por peti la kreon de tutmonda registaro. Sekve de tio, li aperis pli kaj pli ofte en la unua paĝa de la tiutempaj amasinformiloj. Paco al vi Garry. Tiam li kreis la Movadon de la Mondcivitanoj.

Jam en decembro 1948, multaj famuloj kaj anonimuloj partoprenis en debatoj pri tio. Inter la plej eminentaj estas menciindaj Albert Einstein, André Gide, Albert Camus, Jean-Paul Sartre, André Breton, Abbé Pierre… Li ankaŭ bone rilatis kun la franca prezidento Vincent Auriol. Iom post iom la movado malvigliĝis. Tamen unu el liaj filoj, Troy Davis, decidis transpreni la torĉon kaj estas la nuna prezidanto de la Citizen Foundation.

Garry Davis kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La legitim-karto de Mondcivitano[1] haveblas en pluraj lingvoj, inter kiuj Esperanto.

Citaĵo
 

Sankta Luiso,
la 10-an de decembro 1975
Karaj Amikoj, Kara Amiko,

Kun plezuro miksita kun bedaŭro mi skribas al vi finfine en la franca por nia bulteno WSA; plezuro ĉar pli ol duono el la homoj, kiuj skribas al ni tion faras en la franca kaj, plie, en Francio ekstartis la mondcivitana agado en 1948. Bedaŭro ĉar la civitanoj kaj civitaninoj de la mondo ne parolas universalan lingvon, kio trudas al ni unu anglan eldonon, unu francan kaj unu germanan — kiom da malŝparita energio ! Tute pravas la esperantistoj. Persone, mi lernas esperanton nun, la lingvon tutmondan.

Garry Davis,

World Service Authority

 
— Letero de 1975, kiun Garry Davis skribis (kun kelkaj ortografiaj eraroj — la franca ne estis lia denaska lingvo).[mankas fonto]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

"Por Tutmonda Civitismo". Andrée Gaymard-Rollet, tradukita de Daniel Durand (broŝurservo de SAT - "Laŭte !"1988)

"Unu aŭ nul". Guy Marchand, tradukita de Heredanto (broŝurservo de SAT - "Laŭte! "1991)

"Kongreso de la Popoloj". komuna verko, tradukita de Jacqueline Lepeix (broŝurservo de SAT - "Laŭte !"1994).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]