Gary Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gary Cooper kaj Eleanor Roosevelt (dekstre), en 1950

Gary COOPER, aŭ realnome: Frank James COOPER (naskiĝis la 17-an de majo 1901, mortis la 13-an de majo 1961) estis usona aktoro.

Gary Cooper naskiĝis en Helena (Montano). Li famiĝis pro diversaj vakeraj filmoj, en kiuj li prezentis silentemajn heroojn, kiuj luktis por la justeco. Sed ankaŭ en karakteraj roloj kaj per sia komedia talento li konvinkis la publikon.

Kvinfoje li estis nomumita por la Oskaro kaj dufoje li gajnis ĝin: en 1942 pro Sergeant York kaj en 1953 pro High Noon. En 1961 - mallonge antaŭ sia prokancera morto - li ricevis honor-Oskaron pro sia dumviva kinoagado. Li mortis en Losanĝeleso (Kalifornio).

Listo de filmoj

  • Morocco (Usono, 1930)
  • Peter Ibbetson (Usono, 1935)
  • Mr. Deeds Goes to Town (Usono, 1936)
  • The Westerner (Usono, 1940)
  • Northwest Mounted Police (Usono, 1940)
  • Sergeant York (Usono, 1941)
  • For Whom the Bell Tolls (Usono, 1943)
  • Casanova Brown (Usono, 1944)
  • High Noon (Usono, 1952)
  • Friendly Persuasion (Usono, 1956)
  • Love in the Afternoon (Usono, 1957)
  • Man of the West (Usono, 1958)
  • The Wreck of the Mary Deare (Usono, 1959)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.thegoldenyears.org/cooper.html greke http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=227 greke http://www.garycooper.com greke http://akas.imdb.com/name/nm0000011