Gary Jules

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gary Jules
Gary Jules en koncerto (2008)
Gary Jules en koncerto (2008)
Bazaj informoj
Naskonomo Gary Jules Aguirre
Naskiĝo 19-an de marto 1969 (1969-03-19) (55-jaraĝa)
en Fresno
Ĝenroj Rok-muziko, folko, alternativa rokmuziko
Profesio Aŭtoro-komponisto-interpretisto
Instrumentoj Gitaro, piano, mandolino, harmoniko
Aktivaj jaroj 1998 - nun
Retejo www.garyjules.com
Persona informo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • The Bishop's School
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.garyjules.com/
vdr

Gary JULES (naskiĝis la  19-an de marto 1969(nun 1969-03-19) en Fresno (Kalifornio)), estas usona aŭtoro-komponisto-interpretisto.

Mad World[redakti | redakti fonton]

Gary Jules registris kun sia amiko Michael Andrews version de la kanzono Mad World de la grupo Tears for Fears por la filmo Donnie Darko.

En decembro 2003, du jarojn post la apero de tiu ĉi filmo, unuopaĵo estis reeldonita en Anglio, okaze de Kristnasko, kie ĝi fariĝis grandega ŝlagro rangiĝante numero unu dum tri sinsekvaj semajnoj; poste ĝi disvastiĝis al Kanado kaj al Usono kie ĝi ofte troviĝis en televidaj serioj (Smallville kaj ankaŭ Jericho kaj eĉ CSI: Crime Scene Investigation kaj Without a Trace) kaj ankaŭ en la reklam-filmeto de videoludo Gears of War, kaj nun estas filmmuziko de reklam-filmeto de The Crazies (2010).

Tiu versio ankaŭ havis grandan sukceson en kontinenta Eŭropo, interalie en Germanio, Aŭstrio, Danio, Nederlando kaj Svedio, atingante "Top 20" en tiuj landoj.

Li ĉeestis en turneo "Timeless" de Mylène Farmer, ekde la 7-a de septembro 2013 en POPB. Li interpretis kun ŝi Mad World kaj Les Mots.


Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gary Jules en la franca Vikipedio.