Gary McFarland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gary McFarland (naskiĝis la 23-an de oktobro 1933 en Los-Anĝeleso; mortis la 3-an de novembro 1971 en Novjorko) estis usona komponisto, muzikaranĝisto kaj vibrafonisto de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Kvankam li alkreskis en muzikema familio, Gary McFarland estas meminstruinto de vibrafonludo. Li verkis en la 1960-aj jaroj kiel komponisto, aranĝisto, i. a. por la bando de Bob Brookmeyer kaj Gerry Mulligan kaj en 1961 por Anita O’Day, por kiu li produktis la muzikalbumon All the Sad Young Men. Li verkis tiutempe multajn albumojn por la diskeldonejoj Verve kaj Impulse! Records, en kiuj li provis enigi orkestran ĵazon kun novaj aranĝoj. Por sia unua albumo je propra nomo de 1963 li kunveris i. a. kun Bill Evans, Phil Woods kaj Jim Hall; McFarland „validis tiutempe kiel alte talentita novulo en la ĵazmondeto de Novjorko. Lia specialaĵo estis interesaj sonkonstruaĵoj, kiuj sonis ne-eluzitaj, novaj kaj freŝaj.“[1]

Krome li muzikis en Orchestra U. S. A. kaj kunverkis kun Johnny Hodges, John Lewis kaj Stan Getz. Krom propraj sonregistraĵoj kaj sia verkado kiel aranĝisto li komponis la filmmuzikon por la filmo Eye Of The Devil. Fine de la 1960-aj jaroj li ne plu verkis sur la kampo de ĵazo kaj tria fluo, sed pli multe en la fonmuzika ĝenro kaj en instrumenta popmuziko, produktis televidfilmetojn kaj sonregistraĵojn per sia propra firmao Skye Records, kiun li mastrumis kun Gábor Szabó kaj Cal Tjader ĝis ĝia bankroto en la jaro 1970. Post tio li verkis kiel aŭtoro kaj aranĝisto en la filmnegoco.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de novembro 1971 posttagmeze McFarland vizitis kune kun amiko la trinkejon 55 Bar[2] en Novjorko. Tie li glutis drinkaĵon, kiu evidente enhavis mortigan kvanton da metadono. McFarland suferis tuj post konsumado de la trinkaĵo korinfarkton kaj mallonge poste estis deklarita kiel morta.[3] Ĝis nun restas neklara, ĉu alia intence venenis la muzikiston aŭ ĉuMcFarlandon mem erare trodozis la metadonon. En la dokumentfilmo el 2006 This is Gary McFarland[4] de Kristian St. Clair frato de Gary McFarlands defendas la tezon, ke verkisto Mason Hoffenberg, kiu samtempe estis en la trinkejo, substituis la drinkaĵojn de McFarland kaj de liaj akompanantoj[5] - ĉar 55 Bar tiumomente tamen estis sub kontrolo de la Mafio, ĉi tiu malhelpis ekzaktan enketon de la mortigaj cirkonstancoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Gary McFarland Orchestra (1963, Verve Records) kun Bill Evans, Phil Woods, Jim Hall
  • Point Of Departure (1963, Impulse!)
  • Soft Samba (1964, Verve Records)
  • Tijuana Jazz (1965, Impulse! Records)
  • The In Sound (1965, Verve Records)
  • Profiles (1966, Impulse! Records)
  • Simpatico (1966, Impulse! Records) kun Gábor Szabó
  • The October Suite ( kun Steve Kuhn) (1967, Impulse! Records)
  • Does The Sun Really Shine On The Moon? (1968, Skye Records)
  • Scorpio And Other Signs (1968, Verve Records)
  • America The Beautiful: An Account Of Its Disappearance (1968, Skye Records)
  • Today (1969, Skye Records)
  • Butterscotch Rum ( kun Peter Smith) (1971, Buddah Records)
  • Requiem for Gary McFarland (1972, Cobblestone Records)
  • Eye Of The Devil (registrita en 1966, aperinta en 2008, Phantom Sound & Vision)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Bielefelder Katalog 1988 & 2002
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon, Reinbek, Rowohlt, 1988
  • Hans E. Petrik: Bill Evans - Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Schaftlach, Oreos (Collection Jazz) 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. laŭ Petrik, p. 128
  2. Komp. Marci Reaven, Steven J. Zeitlin Hidden New York: A Guide to Places That Matter S. 190f.
  3. Portreto de McFarland
  4. http://thisisgarymcfarland.com/about-Gary-McFarland
  5. http://www.siffblog.com/reviews/an_account_of_his_disappearance_003906.html