Gary Powers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Gary Powers (1960)

Francis „Frank” Gary Powers (17-an de aŭgusto 1929 – 1-an de aŭgusto 1977) estis oficiro de la usona aerarmeo. Lia spionaviadilo Lockheed U–2 estis paffaligita en 1960, super la Sovetunio. Per tio komenciĝis la incidento de U–2.

Biografio

Powers ekservis en la usona mararmeo en 1950, li estis trejnita en la 468-a strategia ĉaseskadro (angle 468th Strategic Fighter Squadron), en la aerbazo de la georgia Turner. Li iĝis piloto de F-84 Thunderjet kaj ekbatalis en la korea milito. Poste li eklaboris por CIA kaj en 1956 forlasis la aerarmeon kiel kapitano, por partopreni en la CIA-programo de U–2.

La U–2-pilotoj devis spionflugi super malamika teritorio, inter alie super la Sovetunio kaj tie foti la antaŭe markitajn militistajn kaj aliajn – por la sekretservo - gravajn objektojn. Powers ekflugis el la turkia aerbazo de Incirlik, la 1-an de majo 1960. Super la urbo Sverdlovsk (hodiaŭ Jekaterinburg) trafis lin aerdefenda raketo S-75 Dvina. Oni arestis Powers pro spionado kontraŭ la Sovetunio kaj juĝis lin je trijara prizono kaj sepjara trudlaboro. Li estis ŝanĝita je alia spiono la 10-an de februaro 1962 – kun alia usonano Frederic Pryor – al kolonelo Viljam Fiser (spiona nomo Rudolf Abel), sur la Glienicke-ponto, en Potsdam, Germanio.

Ligna maketo, uzata dum la senata esplordemandado.

Post lia reveno al Usono, oni kritikis lin, ke li ne aktivis la memneniigan eksplodaĵon de la aviadilo. Tiu eksplodaĵo devintus neniigi la fotilon, la filmon kaj aliajn sekretajn instalaĵojn. Aliaj kritikis Powers, ke li ne mortigis sin per la tiucele donita venenigita dorno. Tiu veneniga dorno estis kaŝita em kava arĝenta usona dolaro kaj celis eviton de turmentoj dum la esplordemandoj. Post kiam la CIA, la Lockheed kaj la usona aerarmeo detale esplordemandis Powers, la militista komisio de la usona senato konstatis, ke Powers sekvis la ordonojn kaj donis kritikajn informojn al la sovetoj kaj li „kondutis kiel bravulo en la danĝeraj cirkonstancoj.”

Kiam oni demandis Powers, kiom alte li flugis tiutage, li respondis „ne sufiĉe alte.” (La flugalto de U–2 estis tiutempe ŝtata sekreto.).

Powers laboris inter 1963 kaj 1970 ĉe Lockheed kiel testa piloto. Li kunverkis membiografion en 1970 pri la incidento (angle Operation Overflight: A Memoir of the U–2 Incident). Powers mortis la 1-an de aŭgusto 1977 en helikoptera akcidento, dum li laboris kiel raportisto por la KNBC TV-kanalo de Los Angeles. Powers estas entombigita en la arlingtona militista tombejo.

Postmorte

Lia familio ricevis en 2000 – 40 jarojn post la paffaligo – la merititajn distingojn: Medalo de Militkaptito (Prisoner of War Medal), Kruco de Elstara Flugado (Distinguised Flying Cross) kaj Medalo de Nacia Defenda Servo (National Defense Service Medal).