Gas-guzzler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gas-guzzler aŭ (ebla esperantigo) benzin-vorulo estas esprimo por tiuj veturiloj, kiuj konsumas plioblon da pelaĵo ol la kutima veturilo. Ĝi kiel pejorativa esprimo disvastiĝis post la unua naftokrizo (1973) kaj kaŭzis en Usono specifan priimpostadon de tiuj veturiloj (1978, Gas Guzzler Tax [1]). Simila impostado okazis ankaŭ en aliaj landoj laŭ la kubcentimetro de la aŭtomobila motoro.

Bugatti Veyron

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gas Guzzler Tax", Liberalartsandcrafts.net