Gasmasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga gasmasko ĉirkaŭ la jaro 1930

Gasmasko (ankaŭ ŝirma masko) servas por ŝirmado de vizaĝo, okuloj kaj spirorganoj de portanto ĝenerale antaŭ toksaj materioj. Tiuj povas esti en stato aŭ firma (polvaj partikloj), fluida (aerosoloj) aŭ gasa (diversaj batalgasoj).

La gasmasko konsistas el kelke da bazaj partoj:

Vangoparto - ĝi estas kutime fabrikita el gumizita teksaĵo, la armeaj masko tipe el forta tavolo de speciala porkemie rezista gumo. Ties funkcio estas ŝirmi la vizaĝon de la portanto antaŭ kotakto kun danĝeraj partikloj kaj samtempe estas en ĝi lokigitaj travidejoj, travideblaj vitrajplastaj aperturoj servantaj por observi la ĉirkaŭaĵon, ĉe la armeaj maskoj kutime duobligita kiel ŝirmo kontraŭ trabato, ekz. per ŝtono ks. Plu estas en la vangoparto enspira kaj elspira filtrilo aŭ kunigilo kun la filtrilo en formo de tubo.

Kapta sistemo - ĝi estas alfiksita al la vangoparto kaj ĝi servas al firma kapto de la masko al la vizaĝo.

Ŝirmaj filtriloj - ili estas konstruitaj el kelkde da vidpunktoj. aŭ sia kapacito, celo kaj universaleco de uzo. Tipe validas, ke armeaj ŝirmaj filtriloj havas proporcie grandan kapaciton kaj spektron de kaptataj partikuloj celitaj por armeaj venenaj materioj, sed por industriaj damaĝigiloj estas ilia efiko malpli granda, kaj kontraŭe al tio la civilaj industriaj ŝirmaj filtriloj estas kutime specialigitaj por konkreta damaĝigilo, kiun ili ligas kun alta efikeco eĉ dum longa tempo, sed la ceterajn damaĝigilojn ili ligas malforte aŭ entute.

Divido de industriaj filtriloj laŭ kaptitaj damaĝaj materioj.

Tipo de filtrilo---Kolora marko---Materioj, kiujn la filtrilo plej bone ligas

A -bruna - organikaj gasoj kaj vaporoj, solviloj, ekz. butanolo, tetraklormetano, kloroformo, tolueno, diklormetano, cikloheksanolo, propanolo, benzeno, vinilacetato ktp.

B - griza - anorganikaj gasoj kaj vaporoj, ekz. kloro, kianido ktp.

E - flava - sulfura dioksido, hidrogenklorida acido nitrata acido, sulfata acido

K - verda- amoniako, hidrogena sulfido, metilamino, etilendiamino ktp.

Hg - nigra- vaporoj de hidrargo

NOx - malhele blua- nitrozaj gasoj

Reaktoro - oranĝa - radioaktiva jodo inkluzive de radioaktiva metiljodido