Gasometro Oberhausen
La Gasometro Oberhausen estas industrimonumento en la „Nova Centro“ Oberhausen (Centro). Ĝi estas rekonilo de la Nova Centro, de la urbo Oberhausen kaj de la Ruhr-regiono kaj kiel „ankrejo“ enigita en la Itinero de la Industrikulturo. La ekspozicio "Sternstunden - Wunder des Sonnensystems" estis en 2010 la plej sukcesa ekspozicio kadre de la Eŭropa Kultur-Ĉefurbo RUHR.2010. Ekde aprilo 2011 la ekspozicio "Magische Orte" montras gravajn naturajn kaj kulturajn monumentojn de la mondo.
Teknikaj indikoj
- Dato de konstruado: 1929
- Dato de la malfunkciigo: 1988
- Alikonstruado: 1993 / 1994
- Alteco: 117,5 m
- Diametro: 67,6 m
- Uzebla volumeno 347.000 m³
- Baza areo: 3.000 m²
- Ekspozicia areo sur tri niveloj 7.000 m²
- Pezo de la kovrodisko 1.207 t
Historio
La Gasometro de Oberhausen estis konstruita inter 1927 kaj 1929 kiel disko-turgasujo. Komence oni stokis en ĝi rubgason, kiu ekestis en altfornoj de la ŝtaluzino Gutehoffnungshütte, kiun oni poste bruligis en la ladfarejoj. Pli malfrue interstacie oni stokis tie la pli energiriĉan gason el la koaksigejo Osterfeld. La tiel nomata gasprema disko naĝis, pezigita per kromaj pezigiloj el betono, sur la gaso kaj povis tiel depende de la estanta gaskvanto gliti supren-malsupren laŭlonge de la muroj de la gasometro kaj tenis per tio la gaspremon konstanta. Per stokovolumeno de 347.000 m³, 117 metroj da alteco kaj preskaŭ 68 metroj diametre ĝi estis la plej granda turgasujo de Eŭropo.
Dum la Dua Mondmilito la la turgasujo estis grave difektita per bombatakoj kaj en 1945 malfunkciigita. Dum riparlaboroj en 1946 ĝi brulruiniĝis kaj devis esti malkonstruata ĝisfundamente. Post tio la turgasujo funkciis ekde 1949 ĝis 1988.
En 1993/94 oni alikonstruis la turgasujon kadre de la Internacia Konstru-Ekspozicio Emscher-Parko por 16 milionoj da markoj en la plej altan ekspoziciejon de Eŭrop. Je tio oni fiksis la iaman gaspreman diskon, kiu kovris dum la funkciado la stokitan gason, je alteco de 4,20 metroj je la cilindrovando same kiel per interaj apogiloj kaj disponigis ĝin kiel ekspozicia areo. Krom tio oni alkonstruis kvar eksterajn ŝtuparojn, tri ĝis la supra ekspozicia areo je +12,0 metroj same kiel kvaran kun 38 irejoj ĝis la tegmento de la turgasujo. En la ŝtuparejo estas enigita sekurecolifto. Per alteco de 115 metroj kaj mezuroj de la horizontala projekciaĵo de 6,0 metroj oble 8,5 metroj ĝi estas tutmonde unu el la plej grandaj industriŝtuparoj. La tegmento de la Gasometro estas rigardejo kaj atingebla per piede aŭ per panoramlifto provizita per vitra transportujo ene de la turgasujo; ĝi donas ĉirkaŭrigardon super la urbon Oberhausen kaj la okcidentan Ruhr-regionon.
Ekde sia alikonstruado Gasometro Oberhausen servas kiel eksterordinara spaco por kulturaj eventoj - ekspozicioj, koncertoj, teatraĵoj, artprojektoj – kaj estas nun unu el la plej elstaraj rekoniloj de la Ruhr-regiono.
Ekspozicioj
Jaro | Ekzemplaj bildoj | Ekspozicio | Nombro de vizitantoj |
---|---|---|---|
1994/1995 | „Feuer und Flamme“ (Ekspozicio pri la Ruhr-regiono) | 190.000 (1994) / 270.000 (1995) | |
1996 | „Ich Phoenix“ (Ekspozicio de nuntempaj artverkoj) | 100.000 | |
1997/1998 | „Der Traum vom Sehen“ (Ekspozcio pri televido) | 290.000 (1997) / 250.000 (1998) | |
1999 | „The Wall“ (Instalaĵo de 13.000 naftobareloj de Christo kaj Jeanne-Claude) | 390.000 | |
2000 | „Der Ball ist rund“ (Ekspozicio pri 100 jaroj organizita piedpilko en Germanujo) | 216.000 | |
2001/2002 | „Blaues Gold“ (Enscenigo pri la temo „akvo“) | 292.000 | |
2003 | „Five Angels for the Millennium“ (Vidbenda instalaĵoj de Bill Viola) | 139.000 | |
2004 | „Wind der Hoffnung“ (aventura balonveturado) | 190.000 | |
2006 | „FeuerLichtHimmel“ (Historio de la gasometro, lum-sono-instalaĵo „Licht Himmel“ de Christina Kubisch) | 113.000 | |
2007/2008 | „Das Auge des Himmels“ (Satelitaj bildoj de la tero, „Licht Himmel“) | 375.000 | |
2009/2010 | „Sternstunden - Wunder des Sonnensystems“ (Kosmobildoj, astronomiaj eksponaĵoj kaj skulpturo de la luno je diametro de 25 metroj) | 950.000 | |
ekde 8-a de aprilo 2011 | „Magische Orte“ (Ekspozicio pri la grandaj naturaj kaj kulturaj monumentoj de la mondo) |
Per pli ol 4 milionoj da vizitantoj Gasometro Oberhausen apartenas nuntempe al unu el la plej gravaj „ankrejoj“ de la Itinero de la Industrikulturo.
Literaturo
- Anneli Kleine: Gasometer Oberhausen. In: Ursprünge und Entwicklungen der Stadt Oberhausen, Quellen und Forschungen zu ihrer Geschichte, Bd. 5 (1996), S. 71–128.
- Jeanette Schmitz, Wolfgang Volz (Hrsg.): Gasometer Oberhausen. Klartext-Verlag, Essen 2004. ISBN 3-89861-341-0
- Landschaftsverband Rheinland, Rheinisches Industriemuseum (Hrsg.): Gasometer Oberhausen. Klartext-Verlag, Essen 2007. ISBN 978-3-89861-718-5