Gaspegio - Magdalena Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine)
Gaspegio - Magdalena Insularo
Administra regiono
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboGaspé
- koordinatoj49° N, 65° U (mapo)48.683333333333-65.4Koordinatoj: 49° N, 65° U (mapo) [+]
Areo20 572,94 km² (2 057 294 ha) [+]

Loĝantaro89 342 [+] (2021)
Denseco4,34 loĝ./km² [+] [+]

Gaspegio - Magdalena Insularo (Tero)
Gaspegio - Magdalena Insularo (Tero)

Gaspegio - Magdalena Insularo (Kebeko)
Gaspegio - Magdalena Insularo (Kebeko)
DEC
Gaspegio - Magdalena Insularo
Gaspegio - Magdalena Insularo

Map
Gaspegio - Magdalena Insularo
Vikimedia Komunejo:  Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine [+]
vdr

Gaspegio–Magdalena Insularo (france Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine) estas administra regiono de la provinco Kebekio, Kanado, ĉe la golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi konsistas el du partoj, la duoninsulo Gaspegio, kaj la Magdalen-Insuloj fore en la golfo apud la Insulo de Princo Eduardo.

Gaspegio ampleksas 20 102,69 km² kaj la Magdalen-Insuloj ampleksas 205,4 km², por tuto de 20 308,09 km². La tuta loĝantaro estas 94 336 (2006). La ĉefloko kaj plej granda komunumo estas la urbo Gaspé, ĉe la pinto de la duoninsulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La peninsulo Gaspegio, inter la estuaro de la Sankt-Laŭrenco kaj la golfo Chaleurs, estas tre malebena, la montaro Ĉik-Ĉok pasante laŭ la peninsulo. La duoninsulo estas kovrita je 80 % de koniferarbaro: tajgo en la montoj kaj mezklimata en la bordo.

La Magdalen-Insuloj, kvankam varispecaj, estas tre dunaj; antaŭe arbaro-kovritaj, ili hodiaŭ revenintas al arbaro-kovro de 25% post rearbarigado. La insuloj grandparte konsistas el salaj kaj sablaj sedimentoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiona ekonomio koncentriĝas je ligno, fiŝado, kaj turismo, kaj emas esti fraĝila pro la manko de duaranga industrio, malkresko de rimedoj, kaj la sezoneco de la postenoj. La Magdalen-Insuloj estas aparte aprezataj de kebekianoj kiel turismejo, samkiel la gaspegia parko de l'Île-Bonaventure-et-du-Rocher-Percé. En Gaspegio oni ankaŭ ekspluatas minadon; ankaŭ, en lastaj jaroj, la regiono fariĝis mondskala centro de serĉo pri kaj generado de ventenergio.

Municipa organizo[redakti | redakti fonton]

Gaspegio[redakti | redakti fonton]

Gaspegio dividiĝas en kvin regionajn municipojn, plus du indianaj rezervejoj, por tuto de 52 municipoj.

Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)[redakti | redakti fonton]

  • MRC d'Avignon
  • MRC de Bonaventure
  • MRC de la Côte-de-Gaspé
  • MRC de la Haute-Gaspésie
  • MRC du Rocher-Percé

Indianaj rezervejoj[redakti | redakti fonton]

Magdalen-Insuloj[redakti | redakti fonton]

La Magdalen-Insuloj konsistigas unu urban aglomeraĵon egalan al MRC, Les Îles-de-la-Madeleine, kiu enhavas du municipojn, Les Îles-de-la-Madeleine kaj Grosse-Île.

Gravaj komunumoj[redakti | redakti fonton]