Gaspard Ulliel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaspard Ulliel
Gaspard Ulliel
Gaspard Ulliel
Persona informo
Naskonomo Gaspard Thomas Ulliel
Naskiĝo 25-a de novembro 1984
en Boulogne-Billancourt
Morto 19-an de januaro 2022 (2022-01-19)
en Centre hospitalier universitaire de Grenoble, La Tronche,  Francio
Mortokialo ski-akcidento
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Florent • Universitato de Parizo 8 • Lernejo Jeannine Manuel
Familio
Amkunulo Gaëlle Pietri • Cécile Cassel
Infano 1
Okupo
Okupo modeloaktoro • teatra aktoro • filmproduktoro • televida aktoro
vdr

Gaspard Ulliel (naskiĝis la 25-an de novembro 1984 en Boulogne-Billancourt, Hauts-de-Seine, Pariza Regiono) estas franca aktoro de kino.

Biografio

Filo de vestaĵdesegnistoj, Gaspard ekis sian aktoran karieron en epizodo de Une Femme en Blanc (Virino blanke) kun Sandrine Bonnaire dum li lernis en la gimnazio. Lia studado estis en la lernejo École Active Bilingue (EABJM) (aktiva dulingva lernejo) en la 15-a arondismento kie li akiris sian abiturientan diplomon. En 1999, li rolas en mallonga filmo de Martine De Van, Alias, kaj poste varbiĝis en 2001 en la filmo Le Pacte des loups de Christophe Gans por eta rolo. Rimarkis lin Michel Blanc, kiu donacis al li en 2002 rolon en sia filmo Embrassez qui vous voudrez en kiu li fariĝis kreskulo kiu malkovras amoron kaj seksecon. Li ne forgesis ke li volis fariĝi reĝisoro kaj do komencas studadon pri kino en la universitato de Saint-Denis kie li nur restis dum unu jaro kaj forlasis, senrevigita de la eco tro teoria de la kursoj... Li partoprenis, iel, en kelkaj someraj staĝoj en la Cours Florent, post li estis elektita de André Téchiné por roli kun Emmanuelle Béart en Les égarés.

Por liaj du lastaj kinaj dungoj, li estis nomita en César de 2003 kaj 2004 en la kategorioj de la plej granda vira espero. En 2004, li interpretis Simon, juna kreskulo turmentita, filo de Nicole Garcia en la filmo Le Dernier Jour de Rodolphe Marconi poste Manech, fianĉo de Mathilde (Audrey Tautou) en la plej kosta produktado de Jean-Pierre Jeunet, Un long dimanche de fiançailles. Li estis premiita en la kategorio de junaj esperoj de la Premio Lumière kaj ricevis la oran stelon de la vira rivelo. En 2004, li ankaŭ ricevis la oran stelon de la ĵurnalaro de la franca kino pri la vira rivelo por sia rolo en la filmo Les Égarés, de André Téchiné. En 2005, li gajnis la César de la plej granda vira espero por tiu rolo de juna naiva kaj amanta viro sendita al militfronto dum la Unua mondmilito.

Filmoj

  • 1997 : Mission protection rapprochée (TV)
  • 1998 : Bonnes vacances (TV) : Joël
Juliette (TV) : Nicolas Dastier
La Bascule (TV) : Olivier Baron
  • 1999 : Alias : Nicolas Trajet
  • 2000 : Julien l'apprenti (TV) : Julien 14-jaraĝa
Le Pacte des loups : Louis
Un long dimanche de fiançailles de Jean-Pierre Jeunet : Manech
La Maison de Nina : Izic
Le Dernier jour : Simon

Eksteraj ligiloj