Gaspegio - Magdalena Insularo
Gaspegio–Magdalena Insularo (franclingve Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine) estas administra regiono de la provinco Kebekio, Kanado, ĉe la golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi konsistas el du partoj, la duoninsulo Gaspegio, kaj la Magdalen-Insuloj fore en la golfo apud la Insulo de Princo Eduardo.
Gaspegio ampleksas 20 102,69 km² kaj la Magdalen-Insuloj ampleksas 205,4 km², por tuto de 20 308,09 km². La tuta loĝantaro estas 94 336 (2006). La ĉefloko kaj plej granda komunumo estas la urbo Gaspé, ĉe la pinto de la duoninsulo.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La peninsulo Gaspegio, inter la estuaro de la Sankt-Laŭrenco kaj la golfo Chaleurs, estas tre malebena, la montaro Chic-Chocs pasante laŭ la peninsulo. La duoninsulo estas kovrita je 80 % de koniferarbaro: tajgo en la montoj kaj mezklimata en la bordo.
La Magdalen-Insuloj, kvankam varispecaj, estas tre dunaj; antaŭe arbaro-kovritaj, ili hodiaŭ revenintas al arbaro-kovro de 25% post rearbarigado. La insuloj grandparte konsistas el salaj kaj sablaj sedimentoj.
[redakti] Ekonomio
La regiona ekonomio koncentriĝas je ligno, fiŝado, kaj turismo, kaj emas esti fraĝila pro la manko de duaranga industrio, malkresko de rimedoj, kaj la sezoneco de la postenoj. La Magdalen-Insuloj estas aparte aprezataj de kebekianoj kiel turismejo, samkiel la gaspegia parko de l'Île-Bonaventure-et-du-Rocher-Percé. En Gaspegio oni ankaŭ ekspluatas minadon; ankaŭ, en lastaj jaroj, la regiono fariĝis mondskala centro de serĉo pri kaj generado de ventenergio.
[redakti] Municipa organizo
[redakti] Gaspegio
Gaspegio dividiĝas en kvin regionajn municipojn, plus du indianaj rezervejoj, por tuto de 52 municipoj.
[redakti] Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)
- MRC d'Avignon
- MRC de Bonaventure
- MRC de la Côte-de-Gaspé
- MRC de la Haute-Gaspésie
- MRC du Rocher-Percé
[redakti] Indianaj rezervejoj
[redakti] Magdalen-Insuloj
La Magdalen-Insuloj konsistigas unu urban aglomeraĵon egalan al MRC, Les Îles-de-la-Madeleine, kiu enhavas du municipojn, Les Îles-de-la-Madeleine kaj Grosse-Île.
[redakti] Gravaj komunumoj
- Bonaventure
- Cap-Chat
- Carleton-sur-Mer
- Chandler
- Gaspé
- Grande-Rivière
- Les Îles-de-la-Madeleine
- New Richmond
- Paspébiac
- Percé
- Sainte-Anne-des-Monts
| Administraj regionoj de Kebekio | |
|
01: Malsupra Sankt-Laŭrencio | 02: Saganio–Sankt-Johan-Lagio | 03: Kebek-regiono | 04: Maŭricio |
|
