Martisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gassa)
Martisberg
Blazono de Martisberg
Blazono de Martisberg
Blazono de Martisberg
Martisberg
Martisberg
Martisberg
former municipality of Switzerland • domareto
Kantono Valezo
Komunumo(j) Bettmeralp
Koordinatoj  46° 23′ 6″ N 8° 6′ 0″ O / 46.38500 °N, 8.10000 °O / 46.38500; 8.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 6″ N 8° 6′ 0″ O / 46.38500 °N, 8.10000 °O / 46.38500; 8.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 19
Areo 3,01 km²
Alteco 1367 m super marnivelo
Poŝtkodo 3994
Mapo de Martisberg
Mapo de Martisberg
Situa mapo de Martisberg
vdr

Martisberg estas ĝis fino de decembro 2013 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Bettmeralp de la Distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 19 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Martisberg, kiu kun nur 19 loĝantoj estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Svislando, situas sur montoreraso ĉe la nordokcidenta flanko de la valo de Rodano en la Supra Valezo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Martisberg la setlejoj Glutte kaj Gassa.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,01 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 50,5% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Martisberg limis en nordo kaj oriento al Lax, en sudo al Grengiols, kaj en okcidento al Betten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Martisberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvoj kaj atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka vojeto ek de Lax. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima aliro al la publika transportreto estas la stacidomo de Lax en la valfundo en distanco de 3 kilometroj de la vilaĝo Martisberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Martisberg datiĝas el la jaro 1311 kiel Martisperg. Dum mezepoko Martisberg apartenis al la grafolando Mörel. En la jaro 1263 la episkopo de Siono kreis subvoktejon en Martisberg, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798, tial Maritsberg plejparte estis ekskludita de la oficoj de la Dekono Orienta Rarono. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj elmigris al Argentino. En la 20-a jarcento la malkresko de la komunumo pludaŭris, tiel ke nuntempe malpli ol 20 personoj loĝas en Martisberg.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la komunumo Martisberg estis kunigita kun la komunumo Betten al la nova komunumo Bettmeralp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]