Gastejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo en Ilinojo, Usono.

Gastejoj estas lokoj kie vojaĝantoj povas akiri manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj tranoktejon. En Eŭropo ili grandkvante ekestis antaŭ dumil jaroj, kiam la antikva romia civilizacio konstruis sian impresan sistemon de longdistancaj stratoj. Kiam malaperis la Romia Imperio, malaperis ankaŭ tiuj gastejoj, sed dum la mezepoko en Eŭropo denove fondiĝis multaj tiaj servejoj por vojaĝantoj, kiuj tiutempe survojis en kaleŝoj kaj sur ĉevaloj. Multaj el tiuj mezepokaj gastejoj ankoraŭ funkcias nuntempe. Aldone al la servoj por vojaĝantoj, la gastejoj pli kaj pli ankaŭ iĝis gravaj renkontejoj por la lokuloj, kiuj aprezis ne nur la trinkaĵojn, sed ankaŭ la novaĵojn tie ekscieblajn.

En la moderna mondo de la 21-a jarcento, tipaj gastejoj kiuj samtempe servas kiel manĝejo, trinkejo, tranoktejo kaj renkontejo, malmultiĝas. La plej multaj modernaj gastejoj specialiĝas pri unu aŭ du el tiuj servoj: restoracioj, bistrooj, hoteloj, bierejoj kaj vinejoj estas ekzemploj por tiaj specialigitaj gastejoj.

Principe antikva aŭ mezepoka gastejo devis ne nur prizorgi la homajn vojaĝantojn, sed ankaŭ iliajn rajdajn aŭ kaleŝajn ĉevalojn - tiaj servoj vere preskaŭ formortis, kvankam moteloj provizas parklokon por la aŭto de vojaĝanto tutproksime de ties tranoktejo, kaj ankaŭ multaj klasikaj hoteloj provizas centran parkejon fermitan kaj garditan.

En Norda Ameriko, la anglalingva vorto por "gastejo" ("inn") pluvivas en pluraj nomoj de kompanioj, kiuj posedas plurajn hotelojn, kiel ekzemple la kompanio "Holiday Inn". En la greka lingvo, la vorto por ekonomio (oikos "domo" + nomos "leĝo") estas identa al tiu por dommastrumado kaj gastigado.

Vidu ankaŭ