Gastejo Ĉe Kaliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo Ĉe Kaliko
U kalicha
beer hall
Lando ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Situo Nova Urbo
Adreso Na Bojišti 12–14, 120 00 Praha 2
Situanta sur Na bojišti
Poŝtkodo 120 00
Situo
Geografia situo 50° 4′ 24″ N, 14° 25′ 41″ O (mapo)50.073414.428Koordinatoj: 50° 4′ 24″ N, 14° 25′ 41″ O (mapo)
Gastejo Ĉe Kaliko (Prago)
Gastejo Ĉe Kaliko (Prago)
DEC
Gastejo Ĉe Kaliko
Gastejo Ĉe Kaliko
Situo de Gastejo Ĉe Kaliko
Map
Gastejo Ĉe Kaliko
Retejo https://ukalicha.cz/
vdr
Gastejo "Ĉe Kaliko"

Gastejo "Ĉe Kaliko" (ĉeĥe hostinec "U kalicha") estas historia konstruaĵo de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. Ĝi situas en la strato "Na bojiŝti". Prago famiĝis ne nur per siaj konstruaĵoj, preĝejoj kaj palacoj. Al la vidindaĵoj de Prago apartenas ankaŭ malgrandaj gastejoj. Multaj el ili memoras interesan pasin-taĵon. Iliaj gastoj ofte estis ne nur burĝoj, sed ankaŭ artistoj, verkistoj, pentristoj kaj komponistoj, kiuj multfoje trovis tie eĉ inspiron por sia verkado.

Unu el ili ekzemple estas la gastejo "U Kalicha" (Ĉe la kaliko) en la strato "Na bojišti" en la Nova Urbo. Estas malgranda gastejo, da kiaj troviĝas centoj en Prago. Sed tamen ĝi fariĝis fama; la angloj, germanoj, norvegoj kaj rusoj scias rakonti pri ĝi. Kial? La respondo estas mallonga: Ŝvejk!
Jes, ĉi tiun gastejon eternigis Jaroslav Hašek en sia mondfama romano "La aventuroj de brava soldato Ŝvejk". Ĉiutage sidadis ĉi tie la bravulo de Hašek, ĉi tie li prizorgadis siajn aferojn en ampleksaj interparoloj, disvolvante sian optimisman vivopinton. Kaj tie ĉi ankaŭ komenciĝis por Švejk la unua mondmilito; la gastejo "Ĉe la kaliko" fariĝis per li pordego, tra kiu li enpaŝis en la historion. Ĉi tien li venis post la atenco en Sarajevo, trankvile intencis trinki sian bier-on; sed li implikiĝis en disputon kun sekreta policano, kiu lin provokis kaj poste arestis. Kaj nun sekvis bato post bato: policejo, juĝejo, frenezejo, denove ekzamenato - kaj finfine formarŝo al la fronto. La gastejo "Ĉe la kaliko" perdis sian ĉiutagan gaston, la aŭstria armeo tamen gajnis la "plej fam-an" soldaton, kia iam ajn servis en ĝiaj vicoj.
Ĝi estus daŭronta ne tro longe - kaj tamen, la fino de la milito estis en imago de Ŝvejk ligita kun tiu malgranda ejo. Ĉu vi memoras la scenon, kiam Ŝvejk adiaŭas la sapeiston Vodička en malgranda urbo ie en Hungarujo? Oni forkoman-dis ilin ambaŭ, ili devas disiĝi. Sed ili fiksas al si reciproke la trafpunkton - kaj kie alie ol "Ĉe la kaliko" je la sesa vespere post la militfino! La milito finiĝis, sed Ŝvejk ne al-venis. Ne pro tio ke li ne plenumus la promeson, sed ĉar la morto de Jaroslav Hašek skribis "fino" sur la paĝon pli frue, ol la aŭtoro intencis. La ejo "U kalicha" perdis nun vere siajn plej fidelajn gastojn. Sed ambaŭ nomoj por ĉiam eniris tiun parton de la historio, kiun oni nomas la Granda Milito.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.