Gastejo ĉe la maljuna cigno (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gastejo antaŭ la restaŭrado.

La Gastejo ĉe la maljuna cigno (germane: Gasthaus zum Alten Schwan) estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto (Gotthardstraße nr. 27).

Fasado kaj situo ĉe la lulilo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej malnovaj gastejoj de Erfurto kaj estis dokumente menciita unuafoje en 1310. Belega estas ĝia per blazono ornamita renesancstila portalo. Ĝi troviĝas rekte apud la Ponto de la brokantistoj., ĉe la travadejo (germane: Furt) kiu donis la nomon al la urbo: Erfurt < Erphes-furt (Erphe = malnova nomo por la rivero Gera).

Elstara gasto[redakti | redakti fonton]

Gastigitis surloke la pioniro de la germana klasika, Christoph Martin Wieland. Sekvante la alvokon al la altlernejo en 1769 li ekloĝis ĉi tie kun sia familio. Malgraŭ grandaj sukcesoj kiel docento li fiaskis pro troa reformemo kaj translokiĝis jam tri jarojn poste al la kortego de Vajmaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]