Gastejo Sankta Jozefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gastejo Sankta Jozefo de Kvenko (Hispanio) situas en la alta parto de la urbo kies fasado frontas al la strato Ronda de Julián Romero. La konstruaĵo venas de la 17a jarcento. Ĝi apartenis al la familio Mazo. Tiu domo-palaceto, hodiaŭ gastejo, bone konserviĝas kaj estas unu el la malmultaj ekzemploj de tiu epoko kiu atingis la nunon. Ĝi havas plurajn ĉambrojn kaj salonojn en diversaj etaĝoj, ligataj per ŝtuparoj kaj lumigitaj truoj kaj pasejoj vizaĝe al la rivero Huécar kie troviĝas ĝardeno.

Ĝin konstruis Juan Bautista del Mazo en 1621, bofilo kaj kunlaborinto de Velázquez, pentristo de Filipo la 4-a, poste ĝi funkciis kiel sidejo de la Ĥoro de la Katedralo, kiu konsistis el dek du knaboj.