Gastiga servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gastiga servo estas servo kiel ekz. Pasporta Servo – centre organizata socireto kiu interkontaktas homojn kiuj interdonas loĝadon sen mona interdono. Povas esti dono aŭ interdono, kaj kutimas inkluzivi dormlokon, sed ankaŭ povas temi pri duŝo, ĉiĉerado, aŭ eĉ nur kafumado, Ekde la 90aj jaroj, tiuj ĉi servoj malpli uzas eldonajn librojn kaj telefonarbojn kaj pli kaj pli uzas retpaĝojn ke membroj kontaktiĝu. Ekde marto 2007 pli ol 500,000 homoj apartenas al ĉi tiuj societoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1949, Bob Luitweiler starigis la unuan gastigan servon nomita Servas Open Doors kiel transnacia, voluntula organizaĵo kiu varbis por interracia kaj internacia paco. En 1965, John Wilcock starigis la Traveler's directory, unue nur listo de interamikaro kiuj prets gasti kaj gastiĝi dum vojaĝoj. Ĝi poste transformiĝis al Hospitality Exchange, aŭ Hospex en 1988 kiam Joy Lily helpis al la organizaĵo savi sin de malbonstato, kaj ekde 1992 ĝi funkcias ekde Polio per interreto. Ĝi nun nomiĝas Hospitality Club kaj estas la plej granda tia servo, kun pli ol kvaronmiliono da membroj. CouchSurfing estas pli nova grupo, ankaŭ reta, kiu formiĝis en 2004, kaj jam havas preskaŭ 180,000 membrojn. Pasporta Servo, kataloga servo por esperantoparolantoj, unue eldoniĝis en 1974 kun 40 gastigantoj, gvidita far Jeanne-Marie Cash.