Gaston Couté
Gaston Couté (Gastono Kute) naskiĝis en Beaugency la 23-an de septembro 1880, kaj mortis en Parizo la 28-an de junio 1911. Li estis franca liberecana poeto kaj kanzonisto.
[redakti] Biografio
Filo de muelisto, li frue ekabomenis la lernejon, kiun li forfuĝis antaŭ abiturientiĝo. Li tiam iĝis help-komizo ĉe la impostejo de Orleano, kaj poste laboris en loka ĵurnalo "Le Progrès du Loiret". Li ekpublikigis siajn poemojn en lokaj ĵurnaletoj, kaj komponis en la regiona dialekto. Post prezentado de siaj verkoj al parizaj artistoj okaze de turneo, li ricevis kuraĝigojn kiuj decidigis lin iri Parizon, en 1898 - li tiam aĝis 18 jarojn.
Post kelkaj tre malfacilaj jaroj, li spertis iom da sukceso, deklamante siajn poemojn en kabaredoj. Li kunlaboris en la revuo "la Bonne chanson" (la Bona Kanzono) de Théodore Botrel. Li iel prezntiĝis kiel versio de Jehan-Rictus, kiu lin helpis debuti. Li ankaŭ verkis kanzonojn pri aktualeco por anarkiistaj gazetoj: "La Barricade " (la Barikado) kaj ĉefe "La Guerre Sociale" (La Sociala Milito")
Peniga estis lia viv-fino: pro la tuj onta milito kiu eksmodigis la anarkiistajn kanzonistojn profite al la patriotistaj, li ne plu povis lukri, kaj mortis pro malsano, alkoholo kaj malsato.
En Francio, la poemoj de Gaston Couté regule reaperas, kaj kelkaj famaj interpretistoj (Édith Piaf, Bernard Lavilliers...) enigis kelkajn pecojn de li en sian repertuaron.
[redakti] Gaston Couté en Esperanto
la Voĉdonantoj aperis en traduko (La KancerKliniko n°123, 2007)

