Gata (Cáceres)
| Gata | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | José Antonio Montero Manzano | |
| Retpaĝaro | [] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1.702 (2008) | |
| Geografio | ||
| Areo | 94,18 | |
Gata estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas gateños. La censita populacio en 2008 estis de 1.702 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
Gata estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata al kiu donas nomon, je altitudo de 637 m. La surfaco de ties teritorio estas de 94,18 km². Ĝi estas en la suda deklivo de Jañonas 1367 msmn, kronata de kverkoj, pinoj, kaŝtanarboj kaj ornamita de rokoj de granito, meze de mozaiko de olivarbaroj tra kie trapasas la pura rivero de la Rivera de Gata.
Toponimio [redakti]
Ĝi estis nomata Catóbriga de la romianoj kaj Albaranes de araboj.
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de Gata (Cáceres) inter 2001 kaj 2006 | |||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 |
| 1879 | 1846 | 1800 | 1796 | 1753 | 1729 |
Historio [redakti]
Ĝia historio estas markata de la luktoj de la Reconquista, la grava rolo de la Ordeno de Alcántara, de fortikaĵoj kiel tiu de Almenara, de juraj procezoj kontraŭ la Senjorlando de Santibáñez el Alto, ĝis kiam vilaĝiĝis libere en 1341. La Kastelo de Almenara estas atestilo de la epoko de luktoj: havis pentagonan turon kaj defendan ĉirkaŭmuron, hodiaŭ estas en ruinoj; ĝi estas proksime d ela vilaĝo, sed iom for, kaj kompreneble sur monto.
Komence de la 19a jarcento la vilaĝo insurekciis kontraŭ la reĝimo napoleona.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.