Gatineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GatineauGatino (fr. Gatineau) estas urbo en la okcidento de Kebekio, Kanado. Ĝi lokiĝas sur la norda bordo de la rivero Otavo, ĝuste kontraŭ la urbo Otavo (Ontario) kaj lokiĝas en la Nacia Ĉefurb-Regiono de Kanado.

La nuna Gatineau, ĉefurbo de la kebekia regiono Otavio, estas rezulto de kunigo de pluraj urboj: Aylmer, Hull, Gatineau, Buckingham and Masson-Angers. Hull konsideriĝis la centro de la urba aglomeraĵo, kvankam Gatineau havis pli grandan areon kaj loĝantaron; oni elektis la nomon Gatineau interalie ĉar ekzistas pluraj toponimoj Gatineau en la regiono.

Ekonomio

Diversaj oficejoj de la federala kaj provinca registaroj troviĝas en Gatineau. Federala politiko celante distribuon de postenoj ambaŭflanke de la rivero Otavo instigis la konstruadon de pluraj konstruaĵegoj en la centro de la antaŭa urbo Hull, el kiuj la plej grandaj estas Place du Portage kaj Terrasses de la Chaudière.

Turismo ankaŭ gravas; la Kanada Muzeo de Civilizacio lokiĝas en Gatineau, samkiel la Casino de Lac Leamy, kiu ricevas jaran piroteknikan konkurson. La natura situo de la urbo proksime de la piedmonto de la Laŭrenca tabulo, valorigita per pluraj parkoj, ankaŭ spronas la turismon.

Edukado

La urbo entenas kampuson de la Universitato de Kebekio, la Universitato de Kebekio en Otavio (Université du Québec en Outaouais, UQO).

Oni ankaŭ troviĝas du Cégeps (kebekiaj antaŭuniversitataj kolegioj): la Cégep de l'Outaouais kaj la Heritage College. La Nacia Universitato de Meksikio havas ankaŭ kampuson en Gatineau.

Transporto

Gatineau havas malgrandan lokan flughavenon, sed oni plejparte uzas la flughavenon internacian Macdonald-Cartier de Otavo.

Neniu granda rapidŝoseo aktuale ligas Gatineau-on kun Montrealo, la metropolo de Kebekio, kaj ne ekzistas ŝoseegon ligante Gatineau-on kaj la ŝoseojn de Otavo. Oni antaŭvidas la kompletigon de ŝoseo inter Gatineau kaj Lachute cele al Montrealo kaj la Laŭrentida turisma regiono.


Loĝantaro kaj demografio

Laŭ la konto de 2006, la loĝantaro de Gatineau estas 242 124 homoj. En 2001 estis denseco de 662.3 homoj/km².

Oni rimarkas ke la popolo de Gatineau estas sufiĉe homogena : 92,0 % estis blankhaŭtaj kaj 90,0 % romkatolikaj, kaj la franca estis la ĉiutaga lingvo de 87,6 % el la hejmoj.


Iterna ligo

Eksteraj ligiloj