Gattaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gattaca
Originala titolo Gattaca
Produktadlando Usono
Filmita en Kalifornio, Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 24-a de oktobro 1997
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro sciencfikcia filmo
Kameraado Q1347598
Buĝeto Usona $36.000.000
Reĝisoro(j) Andrew Niccol
Produktisto(j) Danny DeVito
Scenaro Andrew Niccol
Muziko Michael Nyman
Ĉefrolantoj
Distribuo Columbia Pictures (Usono)
v  d  r
Information icon.svg

Gattaca estas 1997-jara sciencfikcia filmo de la reĝisoro/skribisto Andrew Niccol, kun Ethan Hawke, Uma Thurman, Jude Law, Gore Vidal kaj Alan Arkin.

Ĝi temas pri vido de la futuro en kiu eŭgenika geninĝenierado ŝanĝis la homan genton ĝis ke infanoj koncipitaj seksume estas anoj de subklaso. La filmo temas pri Vincent, ano de la subklaso, kiu provas defii sian ŝajnan genan sorton. Li uzas DNA-spurojn de kripligita ano de la superklaso por ruze eniĝi en la spacan programon.

La nomo de la filmo venas de GATTACA, arbitra DNA bazpara sinsekvo. La lastatempa eldono de la homa genaro rivelas ke GATTACA, kune kun plejparto de aliaj mallongaj bazparaj sinsekvoj, okazas ofte tra la homa genaro.

Por krei strangan etoson de ĉiea fizika perfekteco, la reĝisoro dungis modmodelistojn kiel kromaktorojn. Plia futureca etoso aldoniĝis per uzado de esperantlingvaj laŭtparolilaj anoncoj; la tradukon faris ELNA.