Gaudeamus igitur
Gaudeamus igitur ("Do ni ĝoju") aŭ De Brevitate Vitae ("Pri la mallongeco de la vivo") estas latina studenta kanto.
[redakti] Teksto kaj traduko
Teksto laŭ C. W. Kindleben 1781 montriĝas ĉi sube kun laŭlitera traduko en Esperanto. La vorto antiburschius ("kontraŭ-studento") ne estas aŭtente latina, sed inventita laŭ la germana vorto Bursche, tio estas "junulo" aŭ "studento".
Kantante, oni ripetas la du unuajn versojn kaj la lastan verson de ĉiu strofo, ekzemple:
- Gaudeamus igitur
- Juvenes dum sumus.
- Gaudeamus igitur
- Juvenes dum sumus.
- Post jucundam juventutem
- Post molestam senectutem
- Nos habebit humus —
- Nos habebit humus.
| Latino | Esperanto |
|---|---|
| Gaudeamus igitur Juvenes dum sumus. |
Ni ĝoju do Dum ni estas junoj. |
| Ubi sunt qui ante nos In mundo fuere? |
Kie estas tiuj Kiuj estis antaŭ ni en la mondo? |
| Vita nostra brevis est Brevi finietur. |
Nia vivo mallonga estas Mallonge finiĝos. |
| Vivat academia! Vivant professores! |
Vivu la akademio! Vivu la profesoroj! |
| Vivant omnes virgines Faciles, formosae. |
Vivu ĉiuj virgulinoj Facilaj kaj belaj! |
| Vivant et res publica et qui illam regit. |
Vivu ankaŭ la ŝtato Kaj tiu kiu ĝin regas! |
| Pereat tristitia, Pereant osores. |
Pereu la malĝoja! Pereu la malamantoj! |
[redakti] Zamenhofa traduko
L. L. Zamenhof verkis ĉi tiun verstradukon:
Ĝoju, ĝoju, ni kolegoj
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco
Sole tero restas.
Vivo estas tre mallonga,
kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.
Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj laboremaj.
Mortu, mortu, malgajeco,
mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto,
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro.