Gaumata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaumata estis laŭdire meda estro de Zaratuŝtrismo kaj pastro en la Persa Imperio, la nuntempa Irano.

Post la morto de Kiro la 2-a lia plej aĝa filo Kambizo iĝis reĝo de la aĥemenidoj. Por eviti trondisputojn oni tiam kutime mortigis konkurentojn ekde la komenco. Tiel Kambizo ŝajne mortigis sian fraton Bardiya sekrete antaŭ la milito kontraŭ Egiptio.

Tion uzis la ĉefpasro Gaumata dum la milito kontraŭ Egiptio en la jaro -522 por prezenti sin kiel malvera Smerdio. Herodoto raportas pri la simileco inter ambaŭ. Surprizita pro la novaĵoj el la hejmlando, Kambizo ordonis reiron, sed mortis en julio 522 a.K. pro memkaŭzita vundo ĉe la kruro.

Herodoto raportas tiel (Historioj 3. 64):

Plorinte kaj lamentinte pri sia malbonŝanco, li saltis sur sian ĉevalon por plej rapide alveni al Susa kaj mortigi la pastron. Sed saltante, la tenilo de la glavo forfalas kaj la klingo eniras la femuron.

Pro la morto de Kambizo, la rekta linio de la dinastio estingiĝis. Gautama kronigis sin la 1-an de julio 522 a.K. reĝego. Dario la 1-a parenco kaj lancportanto de Kambizo, decidis post reveno el Egiptio, mem iĝi reganto. La 29-an de septembro 522 a.K. okazis decida batalo inter Dario kaj Gaumata ĉe Pasargada. Sed eĉ post la malvenko kaj la morto de Gaumata la reĝeco de Dario estis daŭre pridubata. Li devis batali 19 fojojn kaj venki naŭ ribelemajn "mensogo-reĝojn" antaŭ ol iĝi la 28-an de decembro 521 a.K. fine regnestro super la tuta persa imperio. Tion Dario skribigis en la rokojn de Behistun en tri lingvoj.

Ŝajnas ke ankoraŭ nuntempe iuj iranoj festas la mortigon de la pastro la 29-an de septembro.

Bibliografio